La karikaturoj: kalumnio, kolero kaj iom da kompreno 27a jarkolekto - aprilo 2006/4 Monata revuo en Esperanto - Maandelijks - Antwerpen X - ISSN 0772-456 X BIRDOGRIPO Paniko BARATO La konkana skribdisputo Granda distanco inter riceco ˆ kaj malriceco ˆ
FOTO DE LA KOVRILO: LORENZ HURNI, INSTITUTO PRI KARTOGRAFIO, ZÜRICH En tiu ĉi numero MONATO: 27a jarkolekto, n-ro 4 aprilo 7 Paniko 7 Paniko 7Oni devas timi, ke per mutacio la viruso iĝus kapabla transsalti de homo al homo. Tiuokaze, pro tutmondiĝo de trafi ko kaj turismo, epidemio minacus la tutan homaron, kaj daŭrus tre longe, ĝis oni trovus medikamentojn kaj vakcinon kontraŭ la mortiga malsano. Milionoj fariĝus viktimoj de agresa viruso. Bonŝance, la inventintoj de tutmonda trafi kado, migrobirdoj, ne minacas nin tiel. Kaj tial paniko nun estas stulta. La karikaturoj: kalumnio, kolero kaj iom da kompreno La ĉefredaktoro de la dana gazeto Jyllands-Posten permesis eldoni 12 karikaturojn pri la profeto Muhamado, desegnaĵoj, kiuj simple pro tio, kie ili bildigis la profeton, ofendis islamanojn tra la tuta mondo. 14 Granda distanco inter riĉeco kaj malriĉeco Ekde 1978, post kiam Ĉinio ekis malferman kaj reformadan politikon, la ekonomio rapide kreskas. Tial Ĉinio gajnis rimarkindan efi kon en forigo de la malriĉeco. De 1987 ĝis 2001 reduktiĝis je 23 milionoj la nombro de mizeraj homoj laŭ normo, difi nita de la Monda Banko. La konkana skribdisputo 8 La decido de la registaro de la sudbarata subŝtato Karnatako enkonduki la konkanan lingvon kiel studobjekton en registaraj lernejoj rebruligis la debaton pri la konkana skribo: ĉu uzi la devanagaran, kanaran aŭ la latinan? POLITIKO Danio... 8 La karikaturoj: kalumnio, kolero kaj iom da kompreno Litovio... 9 Studentoj MODERNA VIVO Japanio... 10 Revenis la neĝo Energio... 10 Brulanta afero Kulturo... 11 Muzearo notinde planita Finnlando... 12 Plej gravas la matenmanĝo Albanio... 12 Pafoj, parafoj Litovio... 12 Veto-peto Togolando... 13 Disputo neniel harfenda Ŝuo-tabuo EKONOMIO Ĉinio... 14 Granda distanco inter riĉeco kaj malriĉeco Albanio... 15 Turisma migrado de la albanoj Litovio... 16 Laborforto mankas SPIRITA VIVO Kortuŝa tenero... 17 SERCO KAJ SATIRO Moderna poŝto... 18 LINGVO Minoritatoj... 19 Lingva Davido kontraŭ Goljato Barato... 21 La konkana skribdisputo POEZIO Poemoj de Alejandro Cossavella... 22 LIBROJ Kial lundo ekas sabate?... 23 21 Esperantologio reaperas... 24 NOVELO Tenebro... 25 Abonoj... 4 Enkonduko... 5 Leteroj... 6 El mia vidpunkto... 7 Anoncetoj... 27 MONATO aprilo 2006 3
Kiel pagi vian abonon de MONATO? Rekte al la eldonejo... Per via FEL-konto. Per UEA-konto al la konto fela-x de Flandra Esperanto-Ligo. El Belgio al konto 000-0265338-43 de Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno. El Eŭrolando al IBAN-konto de Flandra Esperanto-Ligo, BE66 0000 2653 3843 (BIC-kodo BPOTBEB1), Postbank, 1000 Brussel. El Usono per ordinara usona ĉeko. Per Visa (sed ne Visa Electron) aŭ Mastercard. Sendu la numeron, kontrolnumeron kaj validodaton fakse al +32 32 33 54 33, letere al Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen aŭ rete al retbutiko@fel.esperanto.be (eblas ĉifri la mesaĝon per PGP/GPG). Per internacia poŝtmandato nome de Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen. Per internaciaj respondkuponoj. Unu kupono nur maldekstre stampita valoras 0,75 EUR. Per bankĉeko tratita je belga banko en eŭroj. Aldonu 12 eŭrojn pro la bankkostoj. Bv. noti, ke personaj ĉekoj ne plu estas akceptataj en Belgio. Tarifoj MONATO La Jaro aere Ŝtato de la paganto 1 fojon surface aere monate tuj Argentino EUR 23 25 5 10 Aŭstralio AUD 82 90 9 17 Aŭstrio EUR 46 50 5 9 Belgio EUR 46 50 5 9 Brazilo EUR 23 25 5 10 Britio GBP 32 35 4 6,5 Bulgario EUR 23 25 5 9 Ĉeĥio EUR 30 34 5 9 Danio DKK 345 375 40 70 Estonio EUR 23 25 5 9 Finnlando EUR 46 50 5 9 Francio EUR 46 50 5 9 Germanio EUR 46 50 5 9 Germanio orienta EUR 41 45 5 9 Grekio EUR 41 45 5 9 Hispanio EUR 41 45 5 9 Honkongo EUR 41 42 5 10 Hungario EUR 23 25 5 9 Irlando EUR 46 50 5 9 Islando EUR 46 50 5 9 Israelo EUR 41 42 5 10 Italio EUR 46 50 5 9 Japanio JPY 6600 6900 860 1220 Kanado CAD 73 78 9 15 Kipro EUR 30 34 5 9 Koreio EUR 41 42 5 10 Kroatio EUR 23 25 5 9 Latvio EUR 23 25 5 9 Litovio EUR 23 25 5 9 Luksemburgo EUR 46 50 5 9 Malto EUR 30 34 5 9 Nederlando EUR 46 50 5 9 Norvegio NOK 370 430 45 71 Nov-Zelando NZD 93 99 9 18 Pollando PLZ 99 110 22 36 Portugalio EUR 36 41 5 9 Rusio EUR 23 25 5 9 Singapuro EUR 41 42 5 10 Slovakio EUR 23 25 5 9 Slovenio EUR 30 34 5 9 Sud-Afriko EUR 41 42 5 10 Svedio SEK 430 465 49 84 Svislando CHF 71 82 9 14 Tajvano EUR 41 42 5 10 Usono USD 61 63 8 13 Bazo eŭropa EUR 46 50 5 9 Bazo ekstereŭropa EUR 48 50 5 10 Aliaj landoj: Petu la tarifon de la landa peranto, aŭ, se tiu ne ekzistas, de la eldonejo: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen. Telefono +32 32 34 34 00; telekopiilo +32 32 33 54 33. aý pere de peranto... Aŭstralia:Libroservo de AEA, Esperantodomo, 143 Lawson Str. 2016 Redfern. Reto: esperfed@ans.com.au. Aŭstra:Leopold Patek, Martinstr. 104/38, 3400 Klosterneuburg. Pĉk. 7 127 744. Reto: leopold.patek@esperanto.at. Belga:Vlaamse Esperantobond, Frankrijklei 140, 2000 Antwerpen (pĉk. 000-0265338-43). Reto: financo@fel.esperanto.be. Brazila:Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 3625, 70084-970 Brasilia. Reto: bel@esperanto.org.br. Brita: David Kelso, 5 Craigenhill Road, Kilncadzow, CARLUKE ML8 4QT, Tel 01555 759 166. Reto: davidekelso@yahoo.co.uk Ĉeĥa:Pavel Polnický, Kunštátská 1350/III., 290 01 Poděbrady, tel. 325 615 651. La konto de ČEA en Komerční banka: 3330 021/0100, variab. symbol por gazeto Monato: 07001. Reto: cea.polnicky@quick.cz. Dana:Revuservo de DEA, Arne Casper, Bryggervangen 70, 4. Tv., DK-2100 København Oe. Tel.: +45 39 20 63 48 Poŝtel.: +45 21 40 84 87. Reto: arne-casper@email.dk. Estona:Virve Ernits, Vallimaa 17-8, EE- 93812 Kuressaare. Reto: virveernits@hot.ee. Finna:Päivi Saarinen, Esperanto-Asocio de Finnlando, Siltasaarenkatu 15 C 65, FI-00530 Helsinki, Finnlando. Reto: eafoficejo@esperanto.fi Franca:Unuiĝo Franca por Esperanto, 4 bis, rue de la Cerisaie, F-75004 Paris (pĉk.: 855-35 D Paris). Reto: esperanto-france@esperanto.org. Germanaj: Hilde Maul, Pferseer Str. 15, D-86150 Augsburg (banko: LIGA Augsburg 113514, BLZ 750 903 00). Reto: s.h.maul@t-online.de. Literatura-Servo Espero, Rolf Beau, Eißer Kirchweg 18, D-27333 Schweringen (Volksbank Grafschaft Hoya eg, Konto-numero: 0 705 447 500, BGN: 256 635 84). Reto: RoBo. ESPERO@t-online.de. Hans Dieter Platz, Postfach 1148, D-34303 Niedenstein (Postbank Ludwigshafen, pĉk 91856-676 (BLZ 54510067)). Reto: HDP@internacia-festivalo.de. Wolfgang Schwanzer, Pfarrer-Seeger- Str. 9, D-55129 Mainz. Reto: wolfgang. schwanzer@tiscalinet.de Hispana:Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat, 1008, E-08200 Sabadell (Caixa de Pensions 2100-0461-90-0200055053). Reto: kea-kasisto@esperanto-ct.org. Hungara: AbonaSoft, HU-1093 Budapest, Bakats u. 1/3 III.1. Reto: abonasoft@gmail. com. Irana: Irana Esperanto-Centro, P.O.Kesto 17765-184, Tehran. Irlanda:Esperanto-Asocio de Irlando, 9 Templeogue Wood, Dublin 12. Reto: noviresp@eircom.net. Islanda:Islanda Esperanto-Federacio, Pósthólf 1081, IS-101 Reykjavík. Reto: esperant@ismennt.is. Itala:Itala Esperanto-Federacio, Via Villoresi 38, I-20143 Milano (pĉk.: 37312204). Reto: f.esp.it@infinito.it. Japanaj: KLEG, Sonehigasi 1-11-46-204, Toyonaka-si, Osaka-hu 561. Reto: kleg@mvf.biglobe.ne.jp. Japana Esperanto-Instituto, Wasedamati 12-3, Sinzyuku-ku, Tokio 162. esperanto@jei.or.jp. Kanada:Kanada Esperanto-Asocio, P.O.Box 2159, Sydney, B.C., V8L 3S6. Reto: iwolemskatl@shaw.ca. Kataluna:Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 1008, E-08200 Sabadell (Caixa de Pensions 2100-0461-90-0200055053). Reto: kea-kasisto@esperanto-ct.org. Korea: Seula Esperanto-Kulturcentro, 601 ho, Dongboog B/D 12-3, 2 ga Choongmuro Chung-ku Seulo, Koreio. 100-860 Rete: esperant@unitel.co.kr Kostarika:Hugo Mora, Apartado 4981, 1000 San José. Reto: miauguau@racsa.co.cr Kroata:Kroata Esperantista Unuiĝo, Sveti Duh 130, HR-41000 Zagreb. Reto: mbelosev@public.srce.hr. Latva:Margarita Zelve, str. Rupniecibas 35-13, Riga, LV-1045, Latvio. Tel.: +371 6407174. Reto: Margarita@rsu.lv. Litova:Laimius Strażnickas, a.k. 1469, LT-10009 Vilnius-40, Litovio. Reto: stralaim@takas.lt. Luksemburga:LEA, 1 rue de Kehlen, 8394 Olm (pĉk.: Luksemburgo 8936-12). Reto: esper_lu@geocities.com. Nederlanda:UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam. Reto: uea@inter. nl.net. Norvega:Eldonejo Esperanto A/S, Olaf Schous vei 18, 0572 Oslo 5. Reto: inform@esperanto.no. Nov-Zelanda:G. David Dewar; 4 Harlech Mews, Christchurch 8004. Reto: gddewar@ihug.co.nz. Pola:Skribu al la eldonejo kaj pagu al Danuta Leyk, konto 06-1020-1156-0000-7102-0036- 6328@PKO BP XIV O/Wwa. Ruslandaj: Halina R. Gorecka, RUS-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando. Reto: sezonoj@gazinter.net. Mikaelo Ĉertilov, Pf. 21, RUS-143006 Odincovo 6, Ruslando. Tel.: 095-5934964. Banko: AVTOBANK-NIKOIL, konto N.: 42301.81 0.3.0018.0084867. Reto: mikaelo@km.ru. Sud-Afrika:Colin Beckford, 43 Fairview Crescent, Milnerton Ridge, 7441. Reto: cbeckford@telkomsa.net. Svedaj: Esperanto-Skolan, Svenska Arbetar Esperanto-Förbundet, Svartviksvägen 14, S-123 52 Farsta, p.ĝ. 5 31 60-8. Reto: persson. esperanto@stockholm.mail.telia.com. Sveda Esperanto-Federacio, c/o Lisbet Andreasson, Södra Rörum, Husarlyckevägen 29, S-242 94 Hörby. Reto: bertil. andreasson@horby.mail.telia.com. Svisa:Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen, ĝirkonto 40-52 612-7 Basel. Reto: ch_scheidegger@bluewin.ch. Usona:ELNA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530. Tel.: +1 510 653 0998, Fakso: +1 510 653 1468. Reto: elna@esperanto-usa.org Venezuela:Peter Jaimez, Apartado 3482, Caracas 1010A. Reto: peterjaimez@tutopia.com. 4 MONATO aprilo 2006
www.monato.net ENKONDUKO MONATO, internacia revuo sendependa pri politiko, ekonomio kaj kulturo; monata revuo en la internacia lingvo Esperanto; fondinto: Stefan Maul; 27a jarkolekto; aperas principe la 1an de ĉiu monato, escepte de aŭgusto; abontarifo varias laŭlande. 100 konstantaj kunlaborantoj kaj korespondantoj en 45 landoj; legantoj en 65 landoj; aperas nur originale en Esperanto verkitaj artikoloj (ne tradukoj); represoj kaj tradukoj el MONATO nur kun indiko de la fonto; kopi-rajto ĉe la eldonejo; ekzistas kaseda versio de MONATO por blinduloj, mendu ĝin pagante 12 EUR al UEA, konto robm-b; la enhavo de la artikoloj ne nepre kongruas kun la opinio de l eldonejo. Verantw. uitgever: Paul Peeraerts, Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen. eldonejo: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen, Belgio; telefono: +32 3 234 34 00, telekopiilo: +32 3 233 54 33; retpoŝto: monato@fel. esperanto.be, Skype-telefono: fel-monato; valida anonctarifo: n-ro 9; kompostita, presita kaj vinktita en la eldonejo. ĉefredaktoro: Stefan Maul, Pferseer Str. 15, D-86150 Augsburg. Rete: s.h.maul@t-online.de reviziantoj: Hèctor Alòs i Font, Edmund Grimley Evans, Katalin Kováts, Jens S. Larsen, Brian Moon, Anna kaj Mati Pentus, Alexander Shlafer. redakcia sekretario: Paul Peeraerts. grafiko: Ferriol Macip i Bonet. redaktoroj: Arto: Claude Nourmont-Moon, 2 Om Kläppchen, L-5682 Dalheim, Luksemburgo. Reto: moonmont@pt.lu. Ekonomio: Roland Rotsaert, Visspaanstr. 97, B-8000 Brugge, Belgio. Reto: rotsaert@esperanto.be. Enigmoj: Jean Pierre VandenDaele, Hisselsgasse 59, B-4700 Eupen, Belgio. Reto: jp@fel.esperanto.be. Eseoj: Sendu al la koncerna redaktoro, depende de la temo. Hobio: Evgeni Georgiev, Auslandspresse, Bankgasse 8, A-1010 Wien, Aŭstrio. Rete: Evgeni.Georgiev@gmx.at. Komputado: Edmund Grimley Evans, 2 Comfrey Court, Cambridge, Britio CB1 9YJ. Rete: edmund820@rano.org. Leteroj: MONATO, Frankrijklei 140, 2000 Antwerpen, Belgio. Rete: monato-leteroj@fel.esperanto.be. Libroj: Boris Kolker, 2487 N Taylor Rd, Apartment 11, Cleveland Heights, OH 44118, Usono. Telefono/faksilo (216) 297-0370. Rete: b_kolker@yahoo. com. Noto: Librorecenzojn oni ne sendu al la redaktoro proprainiciate. La kunlaborantoj ricevos la librojn kaj la recenzopetojn de la eldonejo. Lingvo: Yamasaki Seikô, Higasi Koigakubo 3-18-12 Kokubunzi-si, 185-0014 Tokio, Japanio. Rete: syama@qf6.so-net.ne.jp. Medio: Maritza Gutierrez Gonzalez, Avellaneda 212, e. Gertrudis y Josefi na, 10500 Habana, Kubo. Rete: mgglez@enet.cu. Moderna vivo: Paul Gubbins, 3 Arden Court Mossley, CW12 3JH Congleton, Cheshire, Britio. Rete: paulgubbins@tiscali.co.uk. Noveloj kaj Poezio: Geraldo Mattos, Rua Rio Jutai 306, 82840-420 Curitiba, PR Brazilo. Rete: gmattos@brturbo.com.br. Politiko: Paul Gubbins, 3 Arden Court Mossley, CW12 3JH Congleton, Cheshire, Britio. Rete: paulgubbins@tiscali.co.uk. Scienco: Thomas M. Eccardt, 455 E 14th St.#3C, New York, N.Y. 10009, Usono. Rete: teccardt@hotmail.com Spirita vivo: Gerrit Berveling, Kalverstraat 8 B, NL-8011 LH Zwolle, Nederlando. Rete: gerrit.en.madzy@planet.nl. Sporto: Grigorij L. Arosev, a/ja 5, RUS-127224 Moskva, Ruslando. Rete: grigorij@lenta.ru. Ŝerco kaj satiro: Stefan Maul, Pferseer Str. 15, D-86150 Augsburg, Germanio. Rete: s.h.maul@t-online.de. Turismo: Evgeni Georgiev, Auslandspresse, Bankgasse 8, A-1010 Wien, Aŭstrio. Rete: Evgeni.Georgiev@gmx.at. Sigloj En niaj mondoj kaj lingvoj abundas mallongigoj kaj sigloj, kaj daŭre ni devas alkutimiĝi al novaj. Hodiaŭ mi lernis, ke la viruso, kiu kaŭzas birdogripon (vidu ankaŭ ĉi-numere El mia vidpunkto, p. 7), nomiĝas H5N1 ho-kvin-no-unu. Tute ne estas interesa, kion tio signifas kaj kiel eventuale la viruso nomas sin mem. Dum la pasintaj monatoj preskaŭ ĉiutage ni legis ankaŭ alian siglon: CIA. Estas tiu usona sekreta servo, al kiu oni riproĉis forkapti kaj torturi homojn, kiuj laŭ ĝi estas teroristoj. En Esperanto prononci ĝin memorigas pri intima, karesa alparolo ci, sed estas ja iom paradokse, paroli pri cia servo, se vere ĝi turmentas homojn. En Germanio ligita al tiu skandalo ludas rolon alia sekreta servo kun la siglo BND bo-no-do. Sed ankaŭ pri ĝi tiuokaze ne eblas paroli pri bono do, ĉar al ĝi oni riproĉas, ke iliaj agentoj dum la atakoj de la usona armeo kontraŭ Bagdado komence de la Irak-milito helpis al usonaj sekretaj kolegoj trovi bombardocelojn, kvankam la tiama germana registaro strikte kontraŭis tiun agresan militon. Ne estis bono, do. Ankaŭ en Esperanto abundas sigloj, kiuj ofte erargvidas homojn, precipe komencantojn. Ekzemple ili devas lerni, ke SAT-ano ne estas diablo sed membro de SAT, kaj ke krome temas ne pri organizaĵo por satigi homojn. Asocio de vegetaranoj nomiĝas VEK, eble ĉar oni volas veki viandomanĝantojn? Kaj ĉu skoltoj, kies ligo nomiĝas SEL, volas signali, ke ili ankaŭ rajdas? Aliflanke FEL ne estas entrepreno por senhaŭtigi bestojn, sed organizaĵo, kiu inter aliaj eldonas tiun ĉi revuon. Interesa estas GEA; ŝajnas, ke la germana organizaĵo volas emfazi, ke oni akceptas membrojn de ambaŭ seksoj. Kontraste asocio de verkistoj nomiĝas EVA, kvazaŭ ĝi akceptus nur virinojn (Eva laŭ la biblio estis la unua ino). Eble vi konas ankaŭ la siglon CO de UEA. Se tiu Centra Oficejo en Roterdamo interesas vin, vi povas veni al la malferma tago la 13an de majo 2006. En ties kadro mi parolos pri mia nova libro El verva vivo ĵurnalista kaj pri nia revuo. Sincere via Stefan MAUL MONATO aprilo 2006 5
LETEROJ Grumblanta leganto Kelkaj vortoj pri la januara eldono de MONATO: Pri kiu lando temas en la artikolo Ventroj malplenaj (p. 8)? Ĉu pri Niĝerio kiel en la titolo aŭ pri Niĝero kiel en la teksto? Same sur la paĝo 12 estas la vortoj:... neniigis 4 milionojn da hektaroj en Maŭritanio, Senegalo, Malio, Niĝero kaj Ĉado... Ĉu vere Niĝero? Sur paĝo 9 sekvas urbo-nomoj francaj: Marsejlo, Liono, Tuluzo, Strasburgo kaj inter ili Saint-Etienne. Ĉu ne eblas esperantigi la nomon? Ĉu ne eblas diri Sent-Etjeno? Sur la paĝo 25 estas recenzo de libro de Boris Kolker kaj ties bildo en supra dekstra angulo kaj necesa komenta subskribo, sed sube estas alia bildo: iu gitaristo ion kantas. Neniu komento. Sergei PAHOMOV Rusio La eldonejo pardonpetas pro la komposteraro. Nia kunlaboranto Florent Cluse ja loĝas en Niameo, ĉefurbo de Niĝero, kaj ne en Niĝerio. Sovaĝa kapitalismo Mi estas tre gaja, ĉar mi ricevis la januaran numeron de MONATO. Ĝia kovrilo belaspektas, kaj ĝiaj artikoloj estas informriĉaj. Mi atente legis la artikolon Signalo ankoraŭ ne revolucio (p. 9-10). Kvankam multaj personoj konscias, ke kapitalismo estas sovaĝa sistemo, ili preskaŭ ĉiuj kritikas socialismon. Kiam oni legas pri ministroj aŭ partioj, kiuj propagandas kontraŭ enmigrintoj, ili estas ekstremdekstraj. Estas sciate tutmonde, ke Kubo estas socialisma lando apud Usono. Nia lando ne konas malsaton aŭ malsanulojn sen kuraciloj. En Kubo ĉiuj homoj loĝas en domoj, ili ne vagas. Edukado kaj sanservo estas senpagaj kaj eĉ devigaj por ĉiuj. Ankaŭ en nia lando religianoj ne estas persekutataj kiel en iama Sovetio aŭ orienta Eŭropo. Nia sistemo eĉ sendas instruistojn, kuracistojn kaj flegistojn por personoj, kiuj ne povas pagi tiajn servojn pro sovaĝa kapitalismo, ekzemple en Pakistano, Sud-Afriko, Bolivio, Gvatemalo kaj Venezuelo. Nia ĉefkomandanto Fidel Castro [kastro] preparis eĉ 1400 kuracistojn, kiam pasis la uragano Katrina tra Nov-Orleano, sed la usona registaro rifuzis la helpon, kio kaŭzis morton kaj malsanon inter nigraj malriĉaj usonanoj. Por esti internacia... Andy HERNÁNDEZ MARTÍNEZ Kubo Gazeto ne povas prave nomi sin internacia precipe se oni eldonas ĝin en la internacia lingvo Esperanto se ĝi ignoras, kaj, eĉ pli maldece, kalumnias mondan kulturon. Ambaŭ faras MONATO kun sia preskaŭ konstanta nescio pri arabaj kaj islamaj aferoj. Krome, ĝi traktas ilin laŭ tute okcidenta vidpunkto. Ne estas vere, ke la araba virino suferas pro premo de la Korano (Inter Oriento kaj Okcidento, MONATO 2005/11, p. 8), ĉar laŭ la Korano virino havas pli da rajtoj ol nun en Okcidento. Mi devenas de libana patro kaj iraka patrino kaj konas la araban mondon kaj Islamujon de preskaŭ 80 jaroj. Ŝajnas, ke la ĝenerala etoso de tiu artikolo kaj la sinteno de MONATO ne povas indiki, ke Renée Triolle klopodas esti neŭtrala rilate al Islamujo. Homaj rajtoj estas la bazo de la araba kaj islama kulturoj, kiuj siavice estas la doktrino de ilia propra speco de demokratio. Atleto de naciismo Hussain AL-AMILY Britio Ŝokis min trovi en la rubriko Moderna vivo (MONATO 2006/2, p. 16) ege malmodernan vidpunkton pri historio. Parolante pri la 600-jara jubileo de la naskiĝo de Skanderbeg, Bardhyl Selimi parolas pri kontribuo de la albana nacia heroo al la defendo de la okcidenta civilizacio. La esprimo estas tute fremda al la tiama periodo: en la tempo de Skanderbeg oni parolis pri la protektado de kristanismo. Ĝi, male, memorigas esprimojn de la nuntempa ekstrema dekstro, ĉefe, sed ne nur, el Usono. Ĉar same ŝokus aŭdi nun laŭdon al imperiestroj Marko Aŭrelio aŭ Justiniano kiel protektintoj de la okcidenta civilizacio kontraŭ la ĝermanaj barbaroj. Pli proksime en la tempo oni parolis en mia lando pri komunismaj hordoj disfaligontaj tiun saman civilizacion. Kaj meze, amaseto da popoloj kaj ideologioj laŭvice fariĝis la celo de tia esprimo. Tamen, tute kompreneble, la eŭropa moraro evoluadis kaj ŝanĝiĝis iom post iom, same kiel ĉie en la mondo, i.a. ankaŭ tiu de turkoj. Estus tre dezirinde, ke albanoj kaj entute balkananoj serioze reviziu sian historion, kaj elsarku multe da naciisma tordado de la okazaĵoj en la longa kaj varia otomana periodo: tio estis komprenebla sinteno dum la periodo de nacia vekiĝo kaj iom post la sendependiĝo, sed bedaŭrinde ĝi senfine stagnas kaj, jam en la komenco de la 21a jarcento, delonge stinkas. Legante en la sama artikolo, ke la duono de la albanaj teritorioj inkluziviĝis en kvin najbaraj slavaj kaj greka ŝtatoj, mi ne povas pli miri pro la facilanimeco taksi terpecon iu- aŭ ali-etna, sen iu ajn nuancigo, krome en artikolo tute ali-tema. Kaj en ekstreme miksita regiono, kiel Balkanio, des pli tiu de antaŭ 150 jaroj! Krome, denove estas kronologia eraro: en 1912 tute ne estis kvar slavaj regnoj en Balkanio. En similaj okazoj, mi petas al la redakcio pli striktan kontrolon de la enhavo de la artikoloj. Konfuza aserto Hektor ALOS I FONT Katalunio En MONATO de februaro, en paĝo 18, troviĝas aserto iom konfuza: Tiel Vilniuso fariĝas la unua urbo el la postkomunistaj ŝtatoj kaj el la novaj anoj de Eŭropa Unio, kiu ricevis ĉi tiun honoron [t.e. ĉefurbo de eŭropa kulturo (2009)]. 1. En 2007 la rumana urbo Sibiu estos, kune kun Luksemburgo, ĉefurbo de eŭropa kulturo. Rumanio estas postkomunista ŝtato. 2. Se nenio ŝanĝiĝos, ekde la unua de januaro 2007, Rumanio estos EU-membro, kio signifas nova membro. Sekve neniu el la du asertoj pri Vilniuso estas validaj, krom se oni akceptas ke la EU-membroj de 2004 estas pli novaj ol tiuj de 2007. Ionel ONEŢ Nederlando 6 MONATO aprilo 2006
EL MIA VIDPUNKTO Paniko de Stefan MAUL Estis iluzio kredi, ke la pli kaj pli agresema birdogripo ne atingos la eŭropan parton de Eŭrazio. Tro proksima, ne disigita per oceano, estas Azio, origino de la bestmalsano. Do estis nur afero de malmultaj jaroj, ĝis kiam definitive la viruso saltis al Eŭropo, kie ĝi rapide kaj facile disvastiĝas en praktike ĉiuj landoj. Estas eĉ mirige, ke nur en februaro de tiu ĉi jaro migrobirdoj amase revenis el Azio kontaĝitaj kaj siavice amase kontaĝis aliajn birdojn. Kunloøado Fakuloj jam delonge avertis, ke tio nepre okazos, ĉar neniel oni povas protekti sin kontraŭ tia transportado de viruso migrobridojn oni ne povas haltigi nek malpermesi al ili ekflugi kiel al aviopiloto. Sed la fakuloj, aliflanke, ĉiam ankaŭ emfazis, ke la gripo ne estas tiom danĝera por eŭropanoj kiom por azianoj. Ĉinaj kamparanoj, ekzemple, vere loĝas kun siaj bestoj, do ankaŭ kun kokoj, anasoj, kaj anseroj en sama konstruaĵo. La risko infektiĝi por tiuj kamparanoj do estas ĉiutaga. Kaj ne eblas, simple ŝanĝi iliajn kutimojn. En okcidenta Eŭropo urbanoj ofte dum sia tuta vivo ne vidas kortbirdon, kaj eĉ al anasoj kaj cignoj en parkolagetoj ne havas kontakton, certe ne tuŝas ilin. Eŭropanoj kun sia perfekta higieno neniel riskas infektiĝi, se ili ne propramane tuŝas kontaĝitan birdon. Hamstrado Spite al tiuj ĝeneralaj scioj homoj en Eŭropo parte panikis. Jam antaŭe ne malmultaj eŭropanoj hamstris medikamentojn, kiuj eventuale iom utilas por preventi, ekzemple la medikamenton Tamifl u, kiu parte ne plu estis havebla pro tia hamstrado. (Iu sarkasme diris, ke probable la produktanta kompanio inventis la epidemion por vendi sian medikamenton...) Nun, post la apero de la gripo, komercistoj akcelas kaj eluzas la panikon, ofertante protektilojn, de gasmaskoj ĝis sekurec-kompletoj. Aliflanke panikuloj jam reduktis aĉetadon de kokoviando, kvankam estas tute klare, ke manĝi tian viandon estas tute senriske. Tamen necesas, kompreneble, per ĉiuj rimedoj malhelpi disvastiĝon de la gripo, precipe multoblan transiron de la viruso al kortbirdoj. Ĉar tio estas la vera danĝero en Eŭropo. Prave do oni forigas ĉiujn mortintajn birdojn, baras regionojn, kie oni trovis ilin, kaj precipe grave devigas kamparanojn teni siajn kortbirdojn en staloj aŭ kaĝoj subtegmente, tiel ke sovaĝaj birdoj ne povas kontaĝi ilin. Se tamen ies kortbirdo estas infektita, oni devas mortigi la tutan aron, egale ĉu estas nur kelkaj aŭ mil bestoj. Efektive ja eŭropaj bredistoj de kokoj, anseroj kaj meleagroj kutime posedas amason da birdoj, jen por vendi ovojn, jen por vendi viandon. La ekonomia damaĝo do povas esti giganta. Por bredisto tia mortigado povas signifi, ke oni neniigas lian ekzistobazon. Kaj pro la menciita paniko, se konsumantoj ne plu aĉetas kokoviandon kaj ovojn, bredistoj suferas, eĉ se iliaj birdoj ne estas infektitaj. Ebla danøero La multe pli granda kaj katastrofa danĝero tamen estas ankoraŭ ne reala, sed ebla. Oni devas timi, ke per mutacio la viruso iĝus kapabla transsalti de homo al homo. Tiuokaze, pro tutmondiĝo de trafiko kaj turismo, epidemio minacus la tutan homaron, kaj daŭrus tre longe, ĝis oni trovus medikamentojn kaj vakcinon kontraŭ la mortiga malsano. Milionoj fariĝus viktimoj de agresa viruso. Bonŝance, la inventintoj de tutmonda trafikado, migrobirdoj, ne minacas nin tiel. Kaj tial paniko nun estas stulta. MONATO aprilo 2006 7
POLITIKO DANIO La karikaturoj: kalumnio, kolero kaj iom da kompreno Vi volas eldoni la karikaturojn en nia gazeto, ĉu ne? Vere! Ĉu vi ne pensas, ke ni embarasiĝos? Ne! Ni estas dana gazeto. Kiu legas la danan? Neniu ekster Danio iam eĉ aŭdos pri tio. (El la gazeto Jerusalem Post) Oni ne scias, ĉu okazis simila interparolo antaŭ la 30a de septembro 2005, kiam la ĉefredaktoro de la dana gazeto Jyllands-Posten permesis eldoni 12 karikaturojn pri la profeto Muhamado, desegnaĵoj, kiuj simple pro tio, ke ili bildigis la profeton, ofendis islamanojn tra la tuta mondo. Tamen, kiu nun dubas pri la malvero de la supozo, ke neniu ekster Danio iam eĉ aŭdos pri tio? Tiu ĉi trankvila, ne tre konata landeto, kun loĝantaro de 5,3 milionoj, antaŭe famiĝis plejparte pro la verkisto H. C. Andersen, la marvirineto, la Tivoli-ĝardenoj, elitaj mebloj kaj bongustaj porkaĵoj, laktaĵoj kaj buterpanoj. Sed nun, pro la karikaturoj, ĉiu aŭdis pri Danio. Libera esprimado La publikigo de la karikaturoj ekigis eventojn, kiuj kulminis en manifestacioj en multaj landoj de la mondo kaj ekzamenigis homajn rajtojn kaj liberan esprimadon. Ekzemple jam la 19an de oktobro 2005 ambasadoroj de islamaj landoj skribe plendis al la dana ĉefministro Anders Fogh Rasmussen pro la karikaturoj. Tiu skribe respondis: La libera esprimo mem estas la fundamento de la dana demokratio. Tiu libera esprimo estas tre ampleksa, kaj la dana registaro ne povas infl ui la gazetaron. La 23an de oktobro tri ne-registaraj partioj proponis al la ĉefministro, ke li renkontu la ambasadorojn por diskuti la krizon. Rasmussen rifuzis, klarigante, ke la afero temas pri fundamentaj principoj kaj do ne taŭgas kunveni. La 15an de novembro la monda asocio de gazetoj WAN (World Association of Newspapers) kritikis la islaman konferencon pro ties forta kritiko kontraŭ Jyllands-Posten. 8 MONATO aprilo 2006
Doloro Inter novembro kaj januaro la situacio akriĝis. Islamanoj postulis, ke la redaktoro pardonpetu: tiu, bedaŭrante la doloron, kiun islamanoj sentis, tamen insistis, ke li rajtis publikigi la karikaturojn. Kelkaj danaj imamoj prezentis la aferon al kolegoj kaj aŭtoritatoj en siaj devenlandoj, uzante ankaŭ aliajn karikaturojn ol tiujn de Jyllands-Posten, kaj tiel internaciiĝis la afero. En Danio streĉiĝis la politika etoso, malgraŭ pacigetaj proponoj flanke de la gazeto, la ĉefministro kaj reprezentantoj de la islamanoj. La prezidantino de la Dana Popola Partio, Pia Kjærsgård, tamen akuzis la Islaman Asocion pri ŝtatperfido kaj la asocio procesis kontraŭ ŝi pri kalumnio. Perfortoj Fine senpacienciĝis la islamana komunumo kaj tutmonde koleris kaj tumultis. Sekvis perfortoj kaj tre publikaj manifestacioj. Malgraŭ tio, ke la situacio en Danio trankviliĝis, la etnaj danoj kaj la 200 000 islamanoj en la lando timas la sekvojn. Danio partoprenis la tiel nomatan kontraŭterorisman militon post la 11a de septembro 2001, sed danoj kredis ĝin tre fora, malproksima afero: terorisman atakon en Danio ili taksis apenaŭ verŝajna. Tamen, vidinte en la televido interalie la bruligon de danaj flagoj flago, kiu por islamanoj fariĝis simbolo de maljusta milito kontraŭ la islama komunumo nun danoj komprenas, ke ankaŭ ili loĝas en la monda vilaĝego. Dialogo Ĝis nun okazis nenia malbono en Danio kaj, fakte, rezultiĝis io pozitiva. Unue, oni multe parolas pri la principo kaj la signifo de libera esprimo. Unu el la plej uzataj vortoj en la dana lingvo fariĝis dialogo, kaj la amaskomunikiloj dediĉis multe da tempo kaj spaco al la temaro. Due, kreskas intereso pri la kulturo kaj la religio de la tiel nomataj novaj danoj. En librejoj ne restas ekzempleroj de la Korano kaj grupo de junaj islamanoj proponas viziti danajn klubojn kaj familiojn por klarigi pri siaj religio kaj kulturo. La prezidantino de la Dana Popola Partio, Pia Kjærsgård, akuzis la Islaman Asocion pri ŝtatperfido. Aliflanke okazas ankaŭ io malpli pozitiva. Laŭ opinio-sondoj perdas subtenon la socialdemokratoj, dum gajnas la ksenofobia Dana Popola Partio. Timi kaj estontecon kaj fremdulojn estas kunmiksaĵo danĝera. Betty CHATTERJEE LITOVIO Studentoj Studentoj ne estas rubo, Vi ŝparas, ni elmigras, Ni meritas pli ol duarangajn diplomojn : tiamaniere pli ol 5000 litovaj studentoj protestis en Vilnius antaŭ la parlamentejo. Ili atentigis ĉefe pri nesufiĉa studkvalito, malbona livereblo de lernolibroj kaj instrumaterialoj, teruraj komunloĝejoj, malgrandaj stipendioj kaj kredito-limoj. Krome ili diris, ke la registaro planas tranĉi la buĝeton por superaj studoj je 5,8 milionoj da eŭroj malgraŭ kreskanta financa bezono. Laŭ la studentoj, la registaro provizas nur 45 % de la antaŭvidita buĝeto. En la sekva jaro tiu ĉi elcentaĵo falos ĝis 40 sed la studentoj postulas ne malpli ol 75 %. La vicministro pri klerigo kaj par- Litovaj studentoj plendas pri la kvalito kaj la kosto de siaj studoj. En Litovio studas en superaj lernejoj pli ol 190 000 gejunuloj lamentanoj diskutis la problemon kun studentoj kaj promesis pli atenti iliajn problemojn. LAST/pg MONATO aprilo 2006 9
MODERNA VIVO JAPANIO Revenas la nego ˆ ENERGIO Brulanta afero Antaŭ kelkaj jaroj suferis vintraj sportoj en Japanio pro manko de neĝo. Dum la vintro 2005-6, tamen, falis abunde eĉ tro abunde neĝo. Ĝis la mezo de la vintro jam mortis pro la neĝo 40 homoj. Pereis ses homoj, kiam rapidtrajno elreliĝis pro neĝoventego, kaj aliaj homoj mortis, kiam ili falis de sur siaj tegmentoj, provante forigi neĝon. Aparte suferis maljunuloj. En urbeto Tunan triono de la homoj aĝas pli ol 64 jarojn kaj loĝas en malnovaj lignaj domoj. Unu kuba metro da neĝo pezas 300-500 kilogramojn kaj, se oni ne forigas la neĝon, la domoj disfalas. Sed la maljunuloj, tro aĝaj por peza laboro tia, devas dungi homojn kaj pagi tage ekvivalenton de 77 eŭroj por forigi la neĝon. Jam plurajn fojojn dum la vintro la maljunuloj devis mendi ĉi tiun servon: ili do suferas ne nur fi zike pro la neĝo, sed ankaŭ fi nance. HORI Jasuo/pg Fortransportota brulligno en Viena Arbaro. Energio iĝas malabunda kaj multekosta. En Aŭstrio la prezo de tergaso plialtiĝis je 17 % kaj ankaŭ hejtligno iĝis iomete pli multekosta. Tamen ligno restas la plej favora energiofonto. Unu kuba metro da ligno en formo de ŝtipoj kostas 60. Kilovathoro (energi-unuo egala al 3 600 000 juloj) por la diversaj energiofontoj kostas en eŭrocendoj: lignohakitaĵoj 1,5; lignoŝtipoj 2,7; ligno-grajnoj (faritaj el ligneroj, ekz. de segejo) 3,5; tergaso 5,1; hejtoleo 6,5. Hejtinstalaĵo por ligno estas pli kosta ol por hejtoleo aŭ tergaso. Tamen pro la pli malalta prezo de ligno la hejtado kostas entute malpli. Walter KLAG 10 MONATO aprilo 2006
KULTURO Muzearo notinde planita Vizitas la Palacon Mollard gimnazianoj, kiuj lernas Esperanton. Ne ekzistas duboj pri la enhavo de la Palaco Mollard se oni komprenas la germanan. Daŭris tri jarojn kaj kostis 11 milionojn da eŭroj la renovigo de la baroka Palaco Mollard en la viena urbocentro. La palaco estas nun la sidejo de kvar fakoj de la Aŭstra Nacia Biblioteko, kiuj estis antaŭe malfacile alireblaj: la Globusa Muzeo, la Kolekto de Muzikaĵoj, la Esperanto-Muzeo kaj la Kolekto pri Planlingvoj. La Globusa Muzeo enhavas 430 erojn (250 konstante ekspoziciatajn) faritajn antaŭ 1850. Temas pri globusoj de la tero, ĉielo kaj luno kaj modeloj de la planeda sistemo, kune kun eksponaĵoj pri la historio, kulturhistorio kaj produktado de globusoj. La muzeo estas la plej granda tiaspeca en la mondo. La Kolekto de Muzikaĵoj konsistas el 51 000 manskribitaj kaj 130 000 presitaj muziknotdokumentoj, 70 000 libroj, 41 000 hereditaj objektoj kaj 20 000 sondokumentoj. Tie regas la ĝusta klimato por konservi ĉi tiujn valorajn dokumentojn. La Kolekto pri Planlingvoj, la plej granda biblioteko tia, enhavas 20 000 librojn kaj 80 000 pliajn planlingvorilatajn erojn. Unu el ĝiaj temoj estas La Globusa Muzeo estas la plej granda tia muzeo alirebla al la publiko. la rilato de la homo al la fenomeno de planlingvoj. Per filmoj kaj ekranoj konstateblas, ekzemple, ke nek la germana nek la angla estas tute naturaj lingvoj. Fine, en la teretaĝo de la Palaco Mollard situas la Esperanto-Muzeo, kie vizitanto informiĝas pri Volapuko, Esperanto, Interlingua kaj aliaj planlingvoj. La muzearo troviĝas apud la haltejo Herrengasse de la metrolinio U3. Walter KLAG MONATO aprilo 2006 11
MODERNA VIVO FINNLANDO Plej gravas la matenmanĝo ALBANIO Pafoj, parafoj Skuiĝis albanoj komence de februaro pro atako ĉe aŭtovojo. Du junaj viroj el vilaĝo apud Kukës (ĉe la landlimo inter Albanio kaj Kosovo) eniris aŭtobuson sur la aŭtovojo Kukës-Tirano. Alia pasaĝero, rimarkinte, ke en dorsosakoj ili portas armilojn, kontaktis per poŝtelefono la policon, kiu blokis la aŭtovojon. Por eskapi la policon, la du viroj fratoj ekpafis kaj per grenado mortigis policanon kaj bus-pasaĝeron. La ceteraj pasaĝeroj sukcese eskapis. Fine la polico kaptis la fratojn, sed unu estis grave vundita. Plejparte geedziĝoj en Finnlando okazas junie-aŭguste. Gefianĉoj detale ekplanas la feston kaj rezervas ŝatatan preĝejon eĉ unu-du jarojn antaŭe kaj, por helpi kaj ankaŭ por profiti de ili, entreprenistoj kaj firmaoj jarkomence aranĝas nuptofoirojn. La foirojn vizitas precipe virinoj, junaj kaj maljunaj, kiuj en Helsinko pagas po 12 eŭrojn por eniri. Ne vizitinte foiron, oni ne povas imagi, kio bezonatas por luksa nupto. Ne sufiĉas vestaĵoj kaj ŝuoj, floroj kaj ringoj: necesas ĉion kompari, inkluzive de prezoj kaj kvalito. Ofte fianĉinoj pli interesiĝas ol fianĉoj, kiujn la inoj tiras de budo al budo: presistoj de invitiloj, juvelistoj, floristoj, frizistoj, kosmetikistoj kaj ĉiaj stilistoj; profesiaj fotografistoj, muzikistoj kaj korusoj; libroj pri amuzaj ludoj por la nuptogastoj; piroteknikistoj, luigistoj de tendegoj kaj de vestaĵoj; provizantoj de diversaj frandaĵoj, vinoj kaj aliaj alkoholaĵoj. Valsi Kaj... ĉu vi jam scias valsi? Se ne, lernu ĉe fama danclernejo. Ĉu via aŭto ne estas sufiĉe prestiĝa? Luu limuzinon, ekzemple Mercede- son. Krome, ĉe la foiro, eblas ripozi kaj pli elspezi en kafejoj kaj restoracioj. Ĉu ĉio tio garantios feliĉon? Ŝajnas, ke ju pli luksa la nupto, des pli baldaŭa la divorco. En Finnlando duono de la geedziĝoj finiĝas per divorco. Pro tio multaj paroj ne geedziĝas. La plej saĝaj geedziĝas en familia kadro helpe de parencoj kaj geamikoj, ĉar nek pasio nek pacienco aĉeteblas. Kaj, laŭ konsilisto, tre grave estas ne forgesi la kutiman matenmanĝon en la festotago. Sen ĝi oni ne havos la forton elteni la ceremoniojn. LITOVIO Veto-peto SALIKO Maljusteco Tiel volis la fratoj atentigi pri maljusteco, kiun ili suferis flanke de la registaro. Ili posedis teron apud Kukës, kie la registaro konstruigis novan flughavenon. La terposedintoj, tamen, ricevis kompense nur ridindajn sumojn. Okazas fojfoje en Albanio atakoj tiaj. Ne helpas, ke post la ribelo en 1997 multaj armiloj, prenitaj el ŝtataj deponejoj, ne estas revenigitaj. Koincide, kiam la polico batalis kun la du fratoj, samtage estis subskribita 200- paĝa interkonsento pri la asociiĝo de Albanio kaj Eŭropa Unio. Bardhyl SELIMI/pg Litovoj, kiuj patologie inklinas al vetludado, libervole prezentis siajn datumojn kaj fotojn al ŝtata komisiono pri vetado, petante, ke ludsalonoj ilin identigu kaj ne enlasu. Tiel 71 homoj celas sin protekti dum tiel nomataj malfortaj momentoj. Ĉi tiun eksperimenton oni esperas nun formale laŭleĝigi. Pasintjare litovoj per hazardludoj perdis ĉirkaŭ 38 milionojn da eŭroj, t.e. preskaŭ duoble pli ol en la antaŭa jaro. Samtempe la enspezoj de ludkompanioj kreskis je pli ol duono de 108 milionoj da eŭroj ĝis 167. Laŭ spertuloj, tamen, la ludmerkato en Litovio kun 19 kazinoj kaj 56 aŭtomatsalonoj estas preskaŭ sata. LAST 12 MONATO aprilo 2006
TOGOLANDO Disputo neniel harfenda Protestis instruaj instancoj en Togolando kontraŭ la konduto de lernejanoj rilate iliajn vestojn kaj hararon. Lernantoj pli kaj pli vestas sin laŭplaĉe: knaboj per tro larĝaj ĉemizoj kaj pantalonoj; knabinoj per longaj jupoj fenditaj ĝis la femuroj, aŭ per mallongaj jupoj, kiuj videbligas la kalsoneton. Pli grave: knabinoj vizitas siajn lernejojn kun longaj haroj jen frizitaj, jen koloritaj. Ili dediĉas tiom da tempo al sinbeligado, ke suferas iliaj studoj. Okazas en lernejoj speco de konkurso, kiu humiligas tiujn, kiuj finance ne povas sin laŭmode vesti aŭ ornami. Krome konduto tia malrespektas la lernejan regularon kaj fojfoje incitas al seksrilatoj inter lernantinoj kaj instruistoj kaj inter la gelernantoj mem. Rezulte la ministrejo pri instruado leteris al lernejestroj, memorigante, ke studantoj sin prezentu taŭge vestitaj kaj sen haroj frizitaj aŭ longe plektitaj. Aparte grumblis tamen knabinoj. Ili argumentis, ke la hararanĝo konsistigas la ĉefajn propraĵojn de ilia ineco, kaj ili protestis kontraŭ la maljusteco de la ministreja dekreto. Kelkaj minacis eliri el la ŝtata instru-sistemo kaj eniri la privatan. Koleris ankaŭ frizistinoj, timante, ke ŝrumpos ilia juna klientaro. SAGBADJELOU Kokou/pg TOGOLANDO Suo-tabuo ˆ En Lomeo, ĉefurbo de Togolando, junuloj pli kaj pli vestas sin okcidentece Videblas en Togolando antaŭ moskeoj, preĝejoj, vuduejoj aŭ privataj domoj ŝu-paroj, kaj eble oni demandis sin: Kial la ŝuoj disiĝis de ties portintoj? Simple, ĉar estas malpermesite eniri tiujn ĉi lokojn kun piedoj ŝuumitaj. Multas la kialoj. Kelkaj lokoj estas konsiderataj sanktaj: laŭ la biblio Moseo devis senŝuigi siajn piedojn, antaŭ ol proksimiĝi al sanktejo, kie estis bruligataj malsekaj herboj. Hodiaŭ kristanoj kaj islamanoj obeas al tiu ĉi leĝo. Ankaŭ vuduistoj kaj fetiĉistoj punas per malbenoj aŭ eĉ batoj tiujn, kiuj ne demetas ekster la sanktejo siajn ŝuojn. Sandaloj Senŝuiĝo havas tradician signifon ankaŭ en reĝo-domoj, t.e. en la loĝdomoj de vilaĝestroj. Vestoj kaj ŝuoj aparte sandaloj de speciala tipo karakterizas reĝojn en Togolando. Tial, por honori reĝon, neniu rajtas proksimiĝi al tiu, portante sandalojn aŭ ŝuojn similajn al la reĝaj. Same, eĉ homoj sen religia kredo sekvas la senŝuan kutimon, vizitante parencojn aŭ amikojn. Ŝuoj ofte kunportas malpuraĵojn, inkluzive de sablo, koto aŭ fekaĵo, kies ĉeesto en la hejmo malkontentigos gastigantojn. Do en preskaŭ ĉiuj familioj ŝuoj restas ekster la pordo. Tio povas humiligi gastojn altrangajn, kaj ili akceptiĝas portantaj sandaletojn. Fremduloj, tamen, kiuj ne kutimas al ŝu-demetado, imitas la praktikon kun miro. SAGBADJELOU Kokou/pg MONATO aprilo 2006 13
EKONOMIO ĈINIO Granda distanco inter riceco ˆ kaj m LORENZ HURNI, INSTITUTO PRI KARTOGRAFIO, ZÜRICH Ekde 1978, post kiam Ĉinio ekis m politikon, la ekonomio rapide kres rimarkindan efikon en forigo de la reduktiĝis je 23 milionoj la nombr difinita de la Monda Banko. El nova enketo konstateblis, ke ekde 1997 ĝis nun la enspezoj de urbano averaĝe kreskis je 75 %. Nuntempe jara enspezo atingas 3000 usonajn dolarojn. Tamen en la sama periodo la enspezoj de vilaĝanoj malmulte kreskis. La kialo estas, ke la laboraj ŝancoj troviĝas precipe en urboj kaj urbegoj, la fabrikadaj centroj de eksportaĵoj. Ĝuste pro la neegala rapido de la kreskado draste grandiĝas la distanco inter riĉuloj kaj malriĉuloj. Statistiko, publikigita de la Evoluiga Programo de La Gini-koefi ciento estis difi nita de la itala statistikisto Corrado Gini en 1912. Ĝi mezuras la malegalecon (kutime de enspezoj) per nombro inter 0 kaj 1. Perfekta egaleco (kie ĉiu havas la saman enspezon) respondas al 0; situacio, kie unu persono havas ĉion kaj la ceteraj nenion, respondas al 1. 14 MONATO aprilo 2006
ALBANIO Turisma migrado Turisma migrado alriceco ˆ de la albanoj de la albanoj alferman kaj reformadan kas. Tial Ĉinio gajnis malriĉeco. De 1987 ĝis 2001 o de mizeraj homoj laŭ normo, Saranda, Albanio Kvankam Albanio estas ideala turismejo, pro klimato, naturo, temperaturo kaj homgastamo, la turisma industrio ankoraŭ ne okupas sian indan lokon en la landa ekonomio. Kial do? Unuiĝintaj Nacioj, montras, ke la Ginikoeficiento de Ĉinio nuntempe estas 0,45. 20 % de la plej malriĉaj homoj havas nur 4,7 % de la enspezoj kaj konsumado, dum 20 % de la plej riĉaj homoj havas 50 %. La distanco inter riĉeco kaj malriĉeco en Ĉinio jam superis akcepteblan limon kaj ankoraŭ pligrandiĝas. Se tiel daŭros, estos nefacile realigi komunan riĉecon kaj eble ekestos socia malstabileco. Rimarkindas, ke la ĉina registaro tre atentas tiun fenomenon kaj alprenas rimedojn por redukti la distancon. CHEN Lina Ĉefe pro la malbona infrastrukturo kaj pro la malalta kvalito de la turismaj servoj. Same pro la relative altaj prezoj. Tiel dum 2004 Albanion vizitis 370 000 eksterlandaj turistoj, precipe albanoj loĝantaj en Kosovo kaj Makedonio (tiel nomata patriotisma turismo) kiuj alportis entute 350 milionojn da eŭroj. Alvenis ankaŭ nealbanoj el diversaj landoj de Eŭropo, sed la plimulto venis simple pro scivolo pri tiu iam tre izolita regno. Aliflanke loĝantoj de Albanio mem preferas turismi eksterlande, precipe tie kie oni akiras enirvizojn facilmaniere: en Turkio, Makedonio, Montenegro, Kroatio, Tunizio, Egiptio, Kubo, sed ankaŭ en Hispanio, Havajo k.s. En 2004 la albanoj elspezis tiucele 600 milionojn da eŭroj, kreante tiamaniere deficiton je 250 milionoj al la ŝtata ekonomio. Dume la najbaroj, aparte Kroatio, gajnis sufiĉe multe da mono danke al Durrës, turisma albana urbo Loĝantoj de Albanio preferas turismi eksterlande, precipe tie kie oni akiras enirvizojn facilmaniere, kreante tiamaniere deficiton al la ŝtata ekonomio. turismo. Kroation vizitis 8,8 milionoj da turistoj, elspezantaj 5,5 miliardojn da eŭroj aŭ ĉirkaŭ 20 % de la malneta enlanda produkto. Grekio akceptis 13 milionojn da turistoj kaj Turkio 17,5 milionojn. Bardhyl SELIMI MONATO aprilo 2006 15
EKONOMIO LITOVIO Laborforto mankas Litovio alfrontas malavantaĝan situacion. Dum 15 jaroj de ŝtata sendependeco la landon forlasis ĉirkaŭ 300 000 litovoj dum revenis nur 72 000. Post aniĝo en Eŭropa Unio la migradprocezo pligrandiĝis: en la jaro 2003 elmigris 11 000 kaj en 2004 15 200 personoj. La plej allogaj landoj estas Britio, Irlando kaj Skandinavio. Litovaj gazetoj kaj anonctabuloj plenas je diversaj laborofertoj. En la ĉefurbo mankas diversprofesiaj laboristoj: masonistoj, ŝoforoj, vendistoj... Eĉ kompanioj, kiuj ne postulas altkvalitan laboristaron, ne havas elektoeblecon. Ekzemple la ĉefurba komunuma mastrumado plendas pro manko de kortistoj. Kvankam ofi ciale en Vilniuso estas 9000 senlaboruloj, en la labora borso la postulado de laborantoj centoble superas la realan proponadon. Spertuloj asertas, ke tia situacio baldaŭ negative infl uos la agadon de kompanioj kaj la evoluon de la ekonomio. Reala danĝero minacas transporton. Ĉefurbaj buskompanioj apenaŭ povas trovi po unu ŝoforon por ĉiu urba trafi kitinero. Pliaj necesaj busoj jam kaŭzus grandegan problemon. Pluraj ŝoforoj konsentas labori ekster siaj ofi cialaj laborhoroj kontraŭ pli alta salajro. Aliaj kompanioj eĉ akceptas personojn sen sufi ĉa kvalifi ko por busa stirado kaj intencas mem instrui ilin. Ni pagos la instruadon kaj ni strebos, ke la dungito laboru ĉe ni dum minimume du jaroj. Se li ekdezirus ŝanĝi laborejon, li devus redoni al la entrepreno tute aŭ almenaŭ parte la investitan monsumon, diris Vilius Laužikas, la estro de la kompanio Busturas el la urbo Šiauliai. Tiu ĉi kompanio dum la dua duono de 2004 perdis 35 ŝoforojn, kiuj forlasis siajn postenojn por serĉi pli bone pagatajn lokojn. Pluraj forvojaĝis al Londono. Ŝarĝtransportaj kompanioj ne pli bone fartas. Al ili precipe mankas ŝoforoj por internaciaj itineroj. Direktoroj de diversaj litovaj entreprenoj riproĉas la registaron, ke ne venas decido pri libera laborforta enveno el aliaj landoj kaj ke ĝi eĉ ne havas ajnan strategion tiurilate. Iuj kompanioj jam konstatis, ke ili ne povas plivastigi sian agadon pro manko de laborforto. En marto al ni mankos 500-600 personoj. Ĉi-momente ni bezonas 250 dungitojn, kiujn ni vane serĉas. Se la situacio daŭros, parton de produktado ni devos transloĝigi en aliajn landojn, diris estro de la japana kompanio Yazaki, kiu jam dum dek jaroj funkcias en Litovio. La litova laborborso informis, ke dum la unua duono de la jaro 2005 permeson labori en Litovio ricevis 881 eksterlandanoj, samgranda kvanto, kiel dum la tuta antaŭa jaro (877). La plej granda kvanto da eksterlandanoj trovis laboron en Vilniuso. En 2004 en Litovio laboris 61,2 % de ĉiuj 15-64-jaraĝaj personoj, t.e. iom malpli ol la averaĝo en Eŭropa Unio (63,3 %). LAST 16 MONATO aprilo 2006
SPIRITA VIVO Kortuŝa tenero Estas miregige legi la recenzon de Carlo Minnaja pri Leteroj de Paŭlo kaj lia Skolo, tradukita de Gerrit Berveling (MONATO 2005/5, p. 21-22). Minnaja faras la demandon: Kial Paŭlo iĝis tiom fama kompare al aliaj kristanaj predikantoj? Multaj homoj ja opiniis, ke Paŭlo estas la ĉefa apostolo kaj la unuaranga teologo de la eklezio. Sed aliaj demandis: Kristo aŭ Paŭlo? La kontrasto ne estas persona afero, sed inter la vere kristana mesaĝo kaj la erara paŭla versio. Multaj eĉ ekleziaj gravuloj konvinkiĝas, ke kristanismo estas pli paŭleca ol kristana. La unua parto de la recenzo rakontas etan historion de Paŭlo. Sed la esenca vero estas, ke Jesuo pasigis grandan porcion de sia pastreco, trejnante dek du disĉiplojn por formi kernon de kristana frataro. Tiuj poste daŭrigu la laboron. Sed kio okazis? Preskaŭ tuj kiam Jesuo foriris de ili, Paŭlo aperis kaj diris al la disĉiploj, ke ili malpravas kaj ke li havas la realan version de la evangelio. Estas ne mirinde, ke ili malinkline ricevis lin kaj ke amara kaj longedaŭra disputo okazis inter li kaj la disĉiploj. Minnaja asertas, ke Paŭlo ne distingas inter judoj kaj nejudoj, kaj eĉ ne inter kristanoj kaj nekristanoj. Sed li distingas inter viroj kaj virinoj! Ĉiuj, kiuj legas la epistolojn de Paŭlo, devas konstati, ke Paŭlo havis violentan antaŭjuĝon kontraŭ virinoj. Li konsideris ilin nepre malsuperaj kaj rifuzis al ili ian ajn rangon aŭ parton en la kristana pastreco. Minnaja skribas pri la kortuŝa tenero de Paŭlo, sed ne estis Paŭlo, sed Jesuo, kiu montris grandan teneron pri virinoj; pluraj estis inter liaj intimaj sekvantoj (ekzemple Marta kaj Maria, Saloma, kaj Suzana). Efektive, oni diras, ke, krom Johano, nur kelkaj fi delaj virinoj restis ĉe la Kruco; la aliaj forlasis Lin kaj fuĝis. Kia diferenco estus farita, se Pilato prenus en konsideron la vortojn de sia edzino (Mateo, 27:19). Jesuo montris grandan kompaton por virinoj, kiuj estis la viktimoj de kontraŭleĝaj deziroj de viroj. Alifl anke Paŭlo malestimis virinojn ĝenerale kaj precipe junajn vidvinojn (I Timoteo, 5:3,9-15). Por vidvinoj, laŭ Paŭlo, seksabstino estas plej bona kaj geedzeco estas por la neregeneritaj (I Korintanoj 7:8-9). Plurfoje Paŭlo skribas, ke virino estas malsupera kaj devas submeti sin al viro (ekzemple Efezanoj 5:22-24). Li ordonas virinojn silenti dum publika adorado kaj malpermesas al ili ian ajn parton en la pastreco (I Timoteo 2:8-12). Sendube Paŭlo ne montras kortuŝan teneron al virinoj. Efektive li kulpas pri la aĉa traktado de virinoj en la eklezio. Estas ĉefe pro li, ke dum multaj jarcentoj oni ekskludis ilin de la pastreco; la romkatolikoj ankoraŭ ekskludas ilin. Laŭ tiu traktado de duono de la homaro oni tute ne povas kompreni la proponon de simileco, kiu, laŭ Renato Corsetti, troviĝas inter Paŭlo kaj L. L. Zamenhof; kaj Paŭlo certe ne povus kompreni la specon de kortuŝaj Tarso, naskiĝloko de Paŭlo Paŭlo, ne Petro, estis la roko, sur kiu oni konstruis la Eklezion. rilatoj de Rozalia, Klara kaj Lidja kun la majstro. Iuj partoj de la epistoloj de Paŭlo estas inter la plej belaj en la Nova Testamento, ekzemple I Korintanoj 13 kaj Romanoj 8, sed, alifl anke, li faris viron blinda (Agoj 13:11) kaj kruele traktis aliajn, kiuj aŭdacis kontraŭstari lin (I Timoteo 1:20). Kiel skribas Minnaja, Paŭlo deklaras, ke ĉiuj homoj estas fi loj de Dio kaj ke Dio zorgas pri ĉiuj popoloj sendistinge. Sed aliloke li priskribis la tutan kretan popolon kiel mensogulojn kaj mallaboremajn manĝegemulojn (Tito 1:12-13). Oni povas kulpigi Paŭlon pro ĉio, kio iam estis malbonega en kristanismo: la monda potenco, anatemita netoleremo kaj malestimo al la racio; sed ĉefe pro la terura koncipo de morala forto. Tiel, Paŭlo, ne Petro, estis la roko, sur kiu oni konstruis la Eklezion. W. H. SIMCOCK MONATO aprilo 2006 17
SERCO KAJ SATIRO Moderna poŝto Kara Paul, ĉi-matene mi sendis al vi paketon, enhavantan la surpaperigitan manuskripton de la libro. Tio kostis al mi matenlongan turmenton kaj 39,13 eŭrojn, sed mi ne lamentas: la aventura travivaĵo havigis al mi belan temon por fi dela kroniko pri la funkciado de la Nova Modernigita Reformita Itala Poŝt- Entrepreno (iam simpla poŝtservo). Jen do kio okazis. En la vilaĝa Poŝt-Entreprena Ofi cejo, modernigita, reformita kaj ŝprucvernisita per buntaj fosforeskaj farboj, komence mi sciigis al ĝentila ofi cistino, ke iu mia registrita letero post monato ankoraŭ ne atingis la adresiton en Belgio... Ŝi triste respondis, ke jes, bedaŭrinde fojfoje tio okazas sed, se mi reklamacios, verŝajne la Entrepreno rehavigos al mi la sendkoston. Sekvis duonhora diskuto pri la ebla sistemo por esti prudente certaj, ke la nuna paketo atingos vin. Absoluta certeco ne ekzistas, fi lozofi e argumentis la sinjorino: ĉiam povas okazi tertremo, aŭ kataklismo, aŭ povas fali giganta asteroido kiel ekzemple tiu, kiu metis fi non al la mondregado de la dinosaŭroj aŭ povas ekblovi ciklono, kiel Katrina, aŭ alveni cunama ondego, kiel en Sumatro, aŭ inundego, kiel pasintjare en Budapeŝto, aŭ trafi nin disfalego, kiel hieraŭ en Pollando... Paŭzon, mi petas! mi ekkriis. Ekskludinte tiajn katastrofojn, kiom da ebloj estas, ke tiu ĉi paketo atingos la celon, se mi ĝin sendas registrite? Mmm, tion sincere mi ne povas diri... sed kutime la plejmultaj alvenas... Antaŭ mia perplekso ŝi afable esploris la eblon sendi la paketon asekurite. Tamen la koncerna entreprena regularo prezentiĝis iom obskura, ĉefe se temas pri ekspedo eksterlanden, evento eble konsiderata bizara, se ne eĉ iom suspektinda. La regularo preskribas: Ligu la pakon per la speciala bendo, fermu ties ekstremaĵojn per sigelvakso, enpremu sur ĝin la patentitan sigelon. Tiel, laŭlitere. Iom ŝokitaj, la sinjorino kaj mi gape rigardis unu la alian. Kie troviĝas la speciala bendo? Kaj la patentita sigelo? mi diris. Nu, mi ne scias, ŝi diris, mi neniam vidis tiajn aferojn. Sed verŝajne sufi ĉas la fortika glubendo por pakaĵoj... Ne, severe intervenis la kolegino de la najbara giĉeto, la centra poŝtejo ne akceptas ordinaran glubendon: ĝi resendus tien ĉi la paketon kaj vi perdus vian monon. Dumtempe malantaŭ mi estis formiĝinta vico el dudek aŭ tridek personoj, kaj ili komencis murmuri ĉiam pli laŭte, kaj maljunulo grumblis: Ĉu li estas diktanta sian testamenton?, kaj la junuloj komencis agitiĝi kaj stamfi. Tiam saĝa grasulino diris: Iam la tabakvendejoj havis tiajn bendojn kaj sigelojn! Provu tie! Leviĝis koruso: Jes, jes, iru al la tabakvendejo! kaj mi estis afable puŝita alporden, kun mia paketo subbrake. La tabakvendisto, mezaĝa liphara vireto, rikanetis: Tiajn aferojn oni uzis en la epoko de mia avino, mi apenaŭ memoras ilin! Sekvis korusa diskuto kun la edzino de la tabakvendisto kaj kun kelkaj klientoj de la tabakvendejo. Fine aplomba sinjoro kun silka lazura kravato laŭaspekte eminenta manaĝero diris: La bankoj tamen ankoraŭ nuntempe uzas specialajn bendojn kaj sigelojn por siaj sendaĵoj. Turnu vin al la apuda Ŝparkaso de Parmo kaj Plaĉenzo. Mi tuj kuris tien, kun mia paketo subbrake. Post duonhora vico, de svelta ofi cisto en grizarĝenta dubrusta kompleto mi petis informojn pri la speciala bendo kaj la patentita sigelo. Ha jes, li diris ni kutime uzas ilin. Danke al dio! mi suspiris, sentante min savita. Bonvolu do fermi tiun ĉi paketon per tiuj viaj iloj! Li rigardis min kvazaŭ skandalita: Sinjoro! Mi petas! Temas pri ilaro, rezervita por niaj specialaj valoraĵekspedoj, kiel ekzemple por or- aŭ platen-ingotoj, aŭ akcioj, aŭ monbiletoj! Kaj tiuj sendoj okazas pere de la specialigita patentita Entrepreno PVT de Kavaliro Perluskac! Mi iomete ŝanceliĝis kaj deprimite revenis al la poŝta entrepreno, kun mia paketo subbrake. Sed tie, fi ne, atendis min feliĉiga novaĵo. La tri ofi cistinoj, kortuŝitaj pro mia plorinda situacio, estis sisteme konsultintaj amason da formularoj, cirkuleroj, instrukcioj kaj direktivoj de la ĉefmanaĝero kaj estis malkovrintaj ke, jes, ekzistas alia sistemo por sendi pakon eksterlanden. Temas pri IRPS Internacia Rapida Pakekspeda Sistemo kiu ne postulas specialajn bendojn nek patentitajn sigelojn... ne eĉ sigelvakson! Vera ĉielgraco, manao por mi! Kaj la ĝentilaj virinoj ridetante klarigis al mi, ke la tarifo estas iomete sala: ĝi dependas de la pezo. Mia paketo pezis 1459 gramojn, do 39,13 eŭrojn. Sed vi estos preskaŭ matematike certa, ke ĝi atingos la adresiton kompreneble se ni ekskludas ŝtormojn, plagojn, tertremojn... Sufi ĉe! mi kriis. Mi akceptas kaj dankas vin! Tiel, se la kompatemaj virinoj diris la veron pri kio mi ne dubas vi preskaŭ certe ricevos baldaŭ la paketon. Mi preĝpetas vin: bonvolu trakti ĝin respektoplene, delikate, senskue: ĝi estas multevalorega, preskaŭ kiel or- aŭ platen-ingoto! Kaj ankaŭ bonvolu sciigi min pri la mirakla alveno! Tiel mi povos trankvile endormiĝi. Danke, kore, samideane Filippo 18 MONATO aprilo 2006
LINGVO MINORITATOJ Lingva Davido kontrau Goljato Tiuj, kiuj alte taksas la riĉan kaj buntan diversecon de lingvoj kaj kulturoj en la mondo, pli kaj pli maltrankviliĝas pri la evidente endanĝerigita stato de minoritataj lingvoj fronte al la potenca ekonomia kaj kultura infl uo de la plej fortaj. En la pasinteco multaj etnaj kaj regionaj idiomoj malaperis aŭ estis forŝovitaj al la marĝeno de la socio pro unulingva politiko de la ŝtato aŭ nerezistebla premo fare de majoritata lingvo. Tio estis la sorto de la bretona, provenca kaj eŭska en Francio; la kornvala kaj manksa en Britio; regionaj lingvoj de Sovetio; indiĝenaj lingvoj de Nord- Ameriko, Aŭstralio ktp. Hodiaŭ, tamen, tiel forta estas la infl uo de ununura lingvo, nome la uson-angla, ke eĉ gravaj lingvoj, parolataj de milionoj, estas minacataj. Estas homoj en Anglio, kiuj timas, ke ilia nacia angla lingvo iom post iom estas anstataŭata de la uson-angla. Ŝajnas neprobable, ke la nederlanda kaj la skandinavaj lingvoj longe rezistos la invadon de la nord-amerika lingvo, kaj efektive ne malaperos en ne tro malproksima estonteco. Cinikulo aŭ realisto povus aserti, ke la barbaroj troviĝas jam ĉe la muroj de Romo... Kiam la moderna irlanda ŝtato gajnis sian sendependecon de brita regado, la arkitektoj de ĝia ŝtateco, kiel de Valera, esperis, ke estos restarigita la indiĝena kelta lingvo de la lando, nome la gaela (irlanda). Laŭ la konstitucio de la respubliko, la irlanda estas la ĉefa ofi ciala idiomo de la lando, sed la plej uzata lingvo estas la angla aŭ, eble pli ekzakte, la tiel nomata hiberno-angla (irland-angla). Ankaŭ ĉi tie oni konstatas, ke la lingvaĵo de la juna generacio pli similas la uson-anglan, ol la irlandanglan. Eble en la hodiaŭa mondo, kie la uson-angla ĝuas la superecon, preskaŭ ĉiuj aliaj lingvoj estas minacataj. Oni tamen povas ricevi la impreson, ke la irlanda estas almenaŭ unu el la plej endanĝerigitaj. En la unuaj jardekoj post la sendependiĝo la irlanda ŝtato faris fortegajn klopodojn por antaŭenigi la gaelan. Pro multaj jarcentoj da angla regado, la plimulto de la irlandanoj en la dudeka jarcento estis anglalingvanoj. Komence grandaj nombroj da tiuj angleparolantoj entuziasme aliĝis al klasoj por lerni la indiĝenan lingvon. En ĉiuj lernejoj la gaela estis enkondukita kiel deviga studobjekto. Ĉiuj ofi - cialaj publikaj ŝildoj kaj anoncoj aperis en la du lingvoj: gaela kaj angla aŭ kelkfoje nur en la gaela. La alfabeto, tiam uzata por presi la gaelan, estis la mezepoka manuskripta irlanda. En gaela instruado gravegan rolon ludis la Kristanaj Fratoj kaj similaj religiaj ordenoj. La Fratoj eldonis multajn bonajn lernolibrojn pri gaela gramatiko, fonetiko ktp kaj (ne nur rilate al la lingvo) faris valoran servon, edukante la junulojn. Bedaŭrinde, tamen, la ordenoj devis esti severe kritikataj pro metodoj iom drakonaj kaj kelkfoje kruelaj aplikataj en multe da lernejoj. Ofte infanoj, kiuj ne sufi ĉe bone faris siajn gaelajn lecionojn, estis draŝitaj. MONATO aprilo 2006 19
LINGVO Ĉu la irlanda lingvo supervivos? La rezulto estis negativa sinteno rilate al la lingvo inter multaj irlandanoj. Do, en tiuj okazoj homoj, kiuj suferis tian traktadon, emis iĝi malamikoj de la irlanda lingvo. Hodiaŭ vizitantaj fi lologoj kaj lingvoamantoj, kiuj esperas aŭskulti la gaelan sur la stratoj de irlandaj urboj, estos profunde seniluziiĝintaj. Malofte oni aŭdas kelkajn izolitajn voĉojn, parolantajn gaele per poŝtelefono aŭ samlingve konversaciantajn en trajno aŭ buso, sed ĝenerale tiaj konversacioj okazas en la angla lingvo. Ŝildoj (krom tiuj, montrantaj loknomojn kaj stratnomojn), sur kiuj estas subskribo en la gaela, malpli ofte videblas. Parenteze, tute alie aspektas la situacio en Eŭskio, kie oni ĉie vidas dulingvajn (eŭskajn/hispanajn) publikajn anoncojn kaj ŝildojn. Ne malofte do oni esprimas la opinion, ke la batalo por konservado kaj revivigo de la indiĝena idiomo de Irlando jam estas perdita. Oni asertas, ke la irlanda estas mortinta lingvo, samkiel la latina kaj la klasika helena. Ni rememoru tamen, ke la latina supervivas en la formo de la diversaj modernaj latinidaj lingvoj, kaj la novgreka estas la vivanta posteulo de la helena. Simile, la irlanda ankoraŭ vivas kaj en kelkaj aspektoj viglas, kvankam la nombro de denaskaj parolantoj en la tradiciaj tutgaelaj regionoj draste ŝrumpis. Iom strange, kelkaj el la plej entuziasmaj apogantoj de la gaela troviĝas inter la urba burĝaro, kiuj antaŭ la sendependiĝo estis rigardataj kiel anoj de la anglalingva elito. Hodiaŭ estas kvazaŭ mode, ke tiaj burĝaj civitanoj sendu siajn infanojn al tutgaelaj lernejoj, kies nombro pliiĝas en preskaŭ ĉiu grava urbo en la lando. Certe, estas kritikuloj, kiuj nomas tiun fenomenon nura snobismo, sed estas konstateble, ke studentoj, kiuj majstras la gaelan (aŭ iun ajn lingvon krom la angla) facile kaj rapide lernas aliajn lingvojn gravega avantaĝo en la hodiaŭa mondo. Kontraŭe, tiuj, kiuj kapablas fl ue paroli nur la anglan, malofte sukcesas aŭ volas lerni fremdajn lingvojn. La kialo ne ĉiam estas manko de lingva kapablo, sed plej ofte la komuna sinteno inter angleparolantoj, ke ĉiuj scipovas la anglan. En la sfero de irlandlingva literaturo la kvalita nivelo de gaela verkado estas surprize alta. Kiel la tutgael-lerneja fenomeno, la stato de ĉi tiu verkada aktiveco estas vere surpriza, ĉar la merkato kaj legantaro por irlandlingvaj libroj estas tre malgranda. Ekzemple, lastatempe aperis elstara historia romano kun la titolo Fontenoy pri la rolo de la irlanda brigado en la franca armeo dum la batalo de Fontenoy. La aŭtoro estas Liam Mac Cóil. Pri li recenzisto en la ĵurnalo Irish Times skribis: Neniu romanisto en la irlanda lingvo hodiaŭ verkas kun kompareblaj zorgo, precizeco kaj klareco. Ĉi tiu romano estas arta verko, kaj estas plezuro legi ĝin. Estas dubinde, ke oni tiel skribus pri verko en mortanta lingvo. Ĉu la irlanda lingvo supervivos? Tio certe dependas de la decido de la irlandanoj, ĉu sufi ĉe multaj volas savi sian nacian heredaĵon aŭ ne. Garbhan MACAOIDH 20 MONATO aprilo 2006
BARATO La konkana skribdisputo La decido de la registaro de la sudbarata subŝtato Karnatako enkonduki la konkanan lingvon kiel studobjekton en registaraj lernejoj rebruligis la debaton pri la konkana skribo: ĉu uzi la devanagaran, kanaran aŭ la latinan? Tiu ĉi hindeŭropa lingvo ne posedas propran skribon. Laŭ la okcidenta marbordo de Barato la konkana estas skribata per la devanagara, kanara, latina, malajala kaj persoaraba skriboj depende de la ĉefa skribo de la regiono. La 3,7 milionoj da parolantoj de la konkana en Karnatako uzadas la kanaran skribon jam de pli ol jarcento. Viglas la literatura tradicio: en 2004 ĉirkaŭ 40 libroj aperis en la kanarakonkana, se diri nenion pri multaj gazetoj. Post sufiĉe ampleksa konsultado, kiu inkluzivis eminentulojn, verkistojn, instruistojn, gepatrojn de lernejanoj kaj la gelernejanojn mem, la subŝtata belarta akademio de la konkana decidis, ke la kanara estu la preferata skribo. Sed la politike potenca premgrupo devanagara kontraŭas tiun ĉi decidon, argumentante, interalie, ke la federa belarta akademio rekonas nur la devanagaran formon de la konkana. Kaj nun, kiam oni instruos la lingvon ankaŭ en registaraj lernejoj, kelkaj parolantoj de la konkana rekomendas, ke ekuzadi la devanagaran skribon plifortigus la etnajn ligojn kun parolantoj de la lingvo en la najbaraj subŝtatoj Maharaŝtro kaj Goao: en tiu lasta la oficialaj lingvo kaj skribo estas respektive la konkana kaj la devanagara. Kritikantoj tamen montras, ke laŭ statistikoj el la 979 registaraj elementaj lernejoj en Goao la konkana estas la instrulingvo en nur 81; kontraste, 930 lernejoj permesas la instruadon en la marata. Plue, en ĉiuj prestiĝaj privataj lernejoj la instrulingvo estas la angla. GERARD ESCUER I PARRAMONA Ses alfabetoj kunekzistas ekstremsude de Barato: tegulua (Andrapradeŝo), devanagara (Goao kaj Maharaŝtro), malajama (Keralao), singalaa (Srilanko), tamila (Tamilnado, Pondiĉero, Srilanko) kaj kanara (Karnatako). Tria premgrupo rekomendas la latinan alfabeton. La konkana en la latina skribo havas la plej malnovan literaturan tradicion (jam de 1622) kaj daŭre restas vigla (kontraste, la devanagara estis unue uzata por la konkana nur en 1893). Tiu ĉi grupo argumentas, ke oni devas adopti la latinan alfabeton, ne nur ĉar ĝi jam estas vaste uzata inter la konkanoj en Goao, sed ankaŭ ĉar ĝi facile funkcius ĉe la konsiderinda (kaj influa) konkana diasporo ekster Barato. Efektive, la apogantoj de la latina skribo disvastigas modifitan latinan skribon, kiu, laŭ ili, estas ideala por la komputila klavaro. A. GIRIDHAR RAO MONATO aprilo 2006 21
POEZIO Poemoj de Alejandro Cossavella Elektra koktelo Malfermita al ajnaj mesaĝoj kaj plej sovaĝaj dosieroj brilas la sklavo per skvamoj dornaj Laŭdu la stultulon kaj lasu lin labori sufl oras la saĝulo Kaj la patro kovas planojn perversajn por la infano ĉimonda ajne vi vekiĝos ne timu elektu la vojon plej strangan vi sukcesos Dormetas la timo meze de l planta bru Milionoj da dolaroj brusonaj disponeblaj freŝaj kandidatoj al premioj ĉekaj kirliĝas abunde en trezorejoj vantaj Kaj kajtoj fl ugas alten pli alten ol iam ni fl ugos Ŝrumpas fl agoj en mildaj tagoj someraj Biletoj disvendiĝas al nenie Taŭras la batal (vi gapas tie) Astro Fenestro Tornistro Frank Sinatra Tristo Retfenestro Ne kribri la stelojn sed engluti la nok ton puran mare veluran Hisi la velojn kaj barki ĝis vi elektra koktelo mia Larmoj falas el nuboj trankvilaj pluvas serene tuŝi vian haŭton ne povos mi iam Dum aliaj pilolas nokte, maldormas lante mi ponardas horojn esperante Elektra hotelo mia Gastigu min ĉiam DONACKUPONO Donaco por via korespondamiko? Donaco por la amikoj de Pasporta Servo kiuj tiel afable gastigis vin? Donaco por merita ano de Esperanto-klubo? Jen ideala estas la Donackupono de MONATO! Facile kaj malmultekoste sendebla per poŝto aŭ transdonebla en luksa koverto. Donaco ĉiam utila por ne-abonantoj kaj por jamabonantoj. Ekzistas tri versioj: 1) La kupono de 11,50 eŭroj, kiu rajtigas al la ricevinto 3-monatan abonon al la magazina versio de MONATO, aŭ 5-monatan abonon al la reta. 2) La kupono de 23 eŭroj, kiu rajtigas al la ricevinto 6-monatan abonon al la magazina versio de MONATO, aŭ 10-monatan abonon al la reta. 3) La kupono de 46 eŭroj kiu rajtigas al la ricevinto 12-monatan abonon al la magazina versio de MONATO, aŭ 20-monatan abonon al la reta. Komplice Plasta klimakso amatora Elŝuto timida Virusoj rubaĵoj Urboj haladze fetoraj. Senrima mensogo ĉiutaga Stile povra Senmona Surstrate dormanta ul admona. Narkote vi taksas normala la krimon kutiman kaj suĉas el pip la fumon ebria Senspure la kulp vin lasas libera Dum paŝas la vulp al predo leĝera. Mendu vian MONATO-donackuponojn nun ĉe MONATO, Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen, Belgio aŭ rete ĉe monato@fel.esperanto.be 22 MONATO aprilo 2006
LIBROJ Kial lundo ekas sabate? Lundo ekas sabate estas unu el la plej bonaj libroj, verkitaj en Rusio en la 20a jarcento. Al rusaj legantoj ne necesas prezenti ĝin jam kelkaj generacioj bone konas ĝin kaj tre ŝatas, same mi estas granda ŝatantino de la libro kaj de la aŭtoroj du fratoj: Boris kaj Arkadij Strugackij. Ili verkis multajn fantastajn kaj scienc-fi k- ciajn librojn. Kelkaj estas jam tradukitaj en Esperanton. Fakte, la libro Lundo ekas sabate antaŭis la modon kaj la epokon: ĝi enhavas temojn, kiuj nur komencas esti popularaj. Nun legantoj de ĉiuj landoj kun intereso kaj plezuro sekvas la aventurojn de la fama Harry Potter en la mondo de homoj kaj en paralela mondo de sorĉistoj. Sed la fratoj Strugackij elpensis tiun paralelan mondon 40 jarojn pli frue, en la jaro 1963! En la libro Lundo ekas sabate temas ĝuste pri du paralelaj mondoj: la mondo de ordinaraj homoj kaj la mondo de sorĉistoj! Nur ĉi tie temas ne pri sorĉista lernejo, sed pri esplor-scienca instituto IESMASO (Instituto Esplor- Scienca pri Magio kaj Sorĉo). Ĉio okazas ie en la nordo de Rusio, en urbeto Solovec, kie funkcias nekutima esplor-scienca instituto: tie laboras sorĉistoj kaj magiistoj, vampiroj, spiritoj, ĝinoj. Tie estas fakoj de Linea Feliĉo, de Aŭguroj kaj Profetaĵoj, de Defenda Magio, de Absoluta Scio, de Universalaj Transformoj kaj eĉ Veterburoo, kiu, evidente, aŭguras la veteron... La sciencistoj serĉas receptojn de eterna vivo, feliĉo kaj ĝojo... Kvankam multaj sciencistoj estas tre aĝaj, kelkcentjaraj ili havas tre modernajn ideojn kaj adaptiĝas al teknika progreso: en elektronika salono de la Instituto funkcias unu el la plej modernaj kalkulmaŝinoj de sia tempo! Ili okupiĝas pri submolekula kaj infraneŭrona magio, kaj olda maliculo Merlin por fari siajn veterprognozojn kaŝe aŭskultas la radion... En sia mallonga sed tre interesa antaŭparolo la tradukinto mencias, ke la libro enhavas du ĉefajn grupojn de rolantoj: personoj de rusa folkloro kaj personoj de sovetia realo de la 50aj- 60aj jaroj de la 20a jarcento: kune kun marvirinetoj, hejmkoboldoj, parolanta ezoko, Ostulo la Senmorta, multkapa Drako Goriniĉ kaj aliaj, kunekzistas normalaj ordinaraj sovetiaj burokratoj kaj falsaj sciencistoj, kiuj vivas en la ombro de veraj sciencistoj. Sed en la magia mondo de la fratoj Strugackij oni tuj vidas falsan scienciston: li havas harozajn orelojn! Sed en la libro estas la tria grupo de rolantoj, eble la plej grava por la enhavo: veraj sciencistoj, entuziasmuloj ĝis freneziĝo, por kiuj scienco gravas pli ol ĉio en la mondo. La titolo de la libro volas diri, ke vera sciencisto homo aŭ sorĉisto laboras sindone, ne kalkulante laborhorojn, solvadas sciencajn problemojn eĉ dum ripoztempo kaj komencas novan laborsemajnon ne lunde, sed sabate. Certe, la aŭtoroj volis kritiki la realon de sia epoko sub la formo de fantazia verko, sed mi certas, ke ili same volis glorigi entuziasmulojn, kiuj aperas en ĉiuj tempoj kaj sub ĉiuj reĝimoj. Eble, ĝuste pro tio la libro estas tiom gaja kaj optimismoplena! En la libro forestas aventura aŭ krima intrigo. La enhavofadeno estas tre simpla: ordinara homo, programisto Aleksandro Privalov hazarde trafas magian instituton, komencas labori tie kaj poiomete malkovras ĝin kaj ĝiajn sciencistojn. La aŭtoroj tre feliĉe uzas fantastajn formojn por fari verkon plena de humuro fakte, tio estas tre malnova tradicio, venanta de antikveco kaj sekvita de Jonathan Swift en Aventuroj de Gulivero, de Wells en liaj fantaziaj romanoj, de Pierre Boulle en La planedo de simioj kaj de multaj aliaj verkistoj el diversaj landoj. Ili uzas fantazian formon por akra socia kritiko. Ankaŭ la fratoj Strugackij uzas ĝin por la kritiko. Ilia humuro estas ege originala kaj aperas ofte en unu sola bildo aŭ frazo. Pro tio oni povas legi kaj relegi la libron, kaj ĉiam vi trovos tie ion novan, ne rimarkitan dum antaŭaj legadoj. Mi volas tamen averti, ke legado de la libro postulas certan intelektan nivelon. Do, pri intelekta nivelo: jen kion pensas pri tio programisto Privalov kaj fama magiisto Kristobal Ĥunta: Ni venis al bona humoro kaj komencis priparoli novan taskon de Ĥunta, kaj tre baldaŭ li diris, ke eĉ antaŭe li opiniis sin pobrecito, sed ke mi estas profano pri matematiko li certiĝis de la unua renkonto. Mi arde subtenis lin kaj eldiris mian supozon, ke li verŝajne jam maturas por pensiuliĝo, sed min oni devas perbote peli for el la instituto al ŝarĝado de traboj, ĉar mi taŭgas por nenio alia. Li oponis mian opinion. Li diris ke ne eblas eĉ paroli pri la pensio, ke li devas esti uzita nur kiel sterko, sed min oni devas allasi al trabŝarĝejo je la distanco ne malpli ol unukilometra, ĉar ankaŭ tie estas bezonata certa intelekta nivelo, do oni devas laborigi min kiel lernanton de merdoĉerpisto en ĥolerbarakaro.... La libron tradukis Mikaelo Bronŝtejn bone konata en Rusio kaj en Eŭropo, sperta verkisto kaj tradukisto, bonege posedanta Esperanton kaj havanta sian propran literaturan stilon. Do, certe, la traduko estas ege altnivela. Ne necesas diri, ke la afero estis tre malfacila, ĉar la tradukanto devis prezenti al internacia legantaro pure rusajn folklorajn kaj fabelajn estaĵojn kaj aĵojn, kies nomoj forestas en ofi - MONATO aprilo 2006 23
LIBROJ cialaj vortaroj. Krome, en sia tempo la libro estis ege aktuala, ĝi enhavas multegajn realaĵojn de sia epoko. Kaj kiam la libro estas tre ligita kun aktualeco, ĝi rapide iĝas malfacile komprenebla, ĉar multaj realaĵoj, mallongigoj, nocioj, vortetoj malaperas. Mi opinias, ke la tradukinto havis bonan ideon doni tre mallongajn klarigojn malsupre de la paĝo pri nocioj, nekonataj de internacia legantaro (kaj, kiel li mem ĝuste rimarkas, eble eĉ por la nuna generacio de rusoj...). Krome, la aŭtoroj volonte uzas vortludojn ofte netradukeblajn. La tradukanto havas tri eblojn: aŭ anstataŭigi ilin per neŭtrala traduko, aŭ fari longajn klarigojn, aŭ anstataŭigi ilin per aliaj vortludoj, propraj al la lingvo de la traduko. La lasta varianto estas la plej malfacila, sed la plej krea kaj la plej bela. Mikaelo Bronŝtejn tre bonŝance uzas ĝin. Ĝenerale, memorante pri la tri oraj reguloj de la tradukarto (antaŭ ĉio transdoni la sencon; la traduko plene konformiĝu al la traduklingvo; laŭeble transdoni la stilon de libro), ni povas konstati, ke ĉiuj postuloj estas respektitaj. Kaj krome senteblas vera amo kaj respekto por la libro, videblas krea laboro. Mi opinias, ke ĉi tiu traduko povas esti konsiderata kiel modelo por aliaj tradukistoj. Bonan legadon! Nina KORĴENEVSKAJA-GOURIOU Arkadij Strugackij, Boris Strugackij: Lundo ekas sabate. Tradukis el la rusa Mikaelo Bronŝtejn. Eld. Impeto, Moskvo, 2005. 232 paĝoj. ISBN 5-7161-0127-5. Prezo ĉe FEL: 17,00 eŭroj + afranko. La libroj kaj diskoj recenzitaj en MONATO estas mendeblaj de la Retbutiko de FEL, Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen, Belgio. Tlf. + 32 3 234 34 00; tlk. + 32 3 233 54 33; rete: retbutiko@fel.esperanto. be; skajpe fel-monato aŭ per www.retbutiko.net. Esperantologio reaperas La vorto esperantologio troviĝas jam titole en Esperantologiaj principoj, eseo, antaŭanta la Esperanto-germanan vortaron de E. Wüster, asertitan kiel kompletigitan de la aŭtoro jam en 1920, kaj aperintan en kvar volumoj ĝis la vorto konfi tejo kaj bedaŭrinde ankoraŭ neniam komplete presitan, kvankam ekzistas malneta manuskripto. Esperantologio estis plu nomo de revuo eldonita en Danio sub redaktado de Paul Neergaard, aperinta laŭ kajeroj de 1949 ĝis 1961, laŭ ĉi sinsekvo: vol. 1. 1949/55: 1 (aŭgusto 1949), 2 (junio 1950), 3 (marto 1951), 4 (julio 1955); vol. 2. 1959/61: 1 (novembro 1959), 2 (julio 1961). Do jam dekomence tre maldensa aperigo, per kajeroj tamen grandformataj kaj ne tute maldikaj. Interesa artikolo de Eugen Wüster, La terminoj esperantologio kaj interlingvistiko, aperis en n-ro 4, de vol. 1, p. 209-214, kaj traduko en la germanan aperis en libro Plansprachen de Reinhard Haupenthal. Do kaj la termino en si mem kaj revuo samtitola havas longan tradicion. La revuo estis plu revivigita de Christer Kiselman per du kajeroj en la jaroj 1999 kaj 2001 kun la aldona angla titolo Esperanto Studies, kaj de ĉi tiu lasta feniksa reviviĝo la nuna kajero sin nomas tria (vidu www.math. uu.se/esperanto). Ŝanĝiĝis formato kaj enhavo; se la formato de la praaj numeroj estis iom granda kompare kun tiuj kutimaj de sciencaj revuoj, la nuna aspektas vere modeste, eĉ malpli granda ol formato A5. Eldonas papere Kava-Pech kaj rete la sveda universitato de Uppsala. Redaktaj lingvoj: Esperanto kaj la angla, sed ĝi akceptas artikolojn ankaŭ en aliaj lingvoj. La redakta komitato konsistas el 15 personoj plus la redaktoro, la plej altprestiĝa nomaro en la esperantlingva mondo: pli ol dek membras en la Akademio de Esperanto, la aliaj estas ĉiuokaze renomaj siafl anke. La nuna numero estas modesta paĝonombre (entute 68 paĝoj) kaj ankaŭ el la enhava vidpunkto: entute tri studoj kaj unu recenzo, malsupera al la du antaŭaj kajeroj. La nivelo estas bona: plej interesa estas la bibliografi a indekso de Lingva kritiko, la unua esperantologia periodaĵo aperinta kiel monata suplemento de Heroldo inter 1932 kaj 1935. La indekso registras la artikolojn, aperintajn en tiu suplemento, kaj ni povus miri, kiom abunde aperis esperantologiaj studoj en la tridekaj jaroj. Kiel bele, se ankaŭ nun ni havus tiajn! Pri la unua Esperanto-grupo el la tempoj, kiam ĝi estis ankoraŭ volapukista, raportas germanlingva artikolo de Markus Sikosek, ĉerpinta elementojn el la urba arkivo de Nurenbergo. La nivelon kaj dimensiojn de vera scienca studo atingas psikologia esploro de Renato Corsetti kaj H. Nagata pri la influo de gepatra lingvo sur la lernadon de Esperanto; la artikolo estas riĉigita per statistikoj kaj grafikaĵoj. La broŝuro enhavas ankaŭ recenzon pri la Gesellschaft für Interlinguistik (Societo por interlingvistiko), kiun mastrumas Detlev Blanke, societo, kiu vere indas diskoniĝon pro sia altnivela agado. Eble niaj kompetentuloj ne malkovris la revuon, aŭ ili preferas elekti aliajn revuojn, kie aperigo ene de kelkaj monatoj estas certigita kaj la merkato de la legantoj estas pli vasta. Ĉar ja pluraj artikoloj, aperintaj en Literatura Foiro aŭ aliaj literaturaj revuoj, povus senhonte esti prezentitaj ĉi tie, kun pli scienca marko. Al la revuo oni povas nur bondeziri pli oftan aperon kaj pli abundan enhavon. Carlo MINNAJA Diversaj aŭtoroj: Esperantologio - Esperanto Studies; Kajero 3. Eld. KAVA-PECH, 2005, 68 paĝoj broŝuritaj. Prezo ĉe FEL: 7,14 eŭroj + afranko. 24 MONATO aprilo 2006
NOVELO Tenebro Ĉe la subiro de la suno... jen timego pro la granda mallumo atakis lin (Genezo 15:12). La vilaĝo Geashill vere ekzistas. Kiam la britoj regis la landon, ĝi estis parto de grandega bieno de angla barono. Se vi rigardos mapon de Irlando, vi trovos ĝin sur la ŝoseo R420 inter la iamaj hugenotaj urboj Portarlington kaj Tullamore, kie antaŭe estis distilejo de la fama viskio Tullamore Dew. Ankaŭ ĝia malnova stacidomo vere ekzistas. Ĝi situas sur la fervoja linio inter Dublino kaj Galway. La stacidomo distas proksimume je tri kilometroj de la vilaĝo mem, do en la pasintaj du jarcentoj, kiam en la kampara Irlando estis malmulte da veturiloj, homoj devis piediri sub ofta pluvo aŭ malofta suno sur malglata vojo inter dense arbariĝinta pejzaĝo, se ili deziris pertrajne vojaĝi aŭ renkonti alvenantajn pasaĝerojn. Ekde longe eble kvindek jarojn aŭ pli la stacidomo ne estas uzata. Ĝi ne plu estas haltejo survoje al Galway aŭ Dublino. Laŭ onidiro, familio loĝas en ĝi, sed el la trajnoj neniu estas videbla en aŭ apud la domo, kaj tie estas neniu signo de vivo. Supozeble, ĝi ankoraŭ apartenas al CIÉ, la irlanda fervoja instanco. Iam mi serĉis en la telefonlibro la numeron de nia stacidomo, kaj sub la titolo CIÉ estis indikitaj la numeroj de ĉiu fervoja haltejo en nia regiono, inkluzive de tiu de Geashill. Ŝajnis al mi strange, ke telefonnumero de ne plu uzata stacidomo estas ankoraŭ publikigita. Mi demandis min: Kio okazus, se mi telefonus kaj demandus, kiam haltos en Geashill la venonta trajno de oriento aŭ okcidento? Ĉu iu respondos? Certe oni pensus, ke mi estas frenezulo aŭ farsulo. Sed mi neniam provis telefoni al ĝi... * * * * * Iun malhelan vintran nokton mi estis en trajno revenanta hejmen de Dublino. Inter la ĉefurbo kaj Clara, kie situas mia domo, estas kvar haltejoj, kvankam ne ĉiu trajno haltas ĉe ĉiuj. Antaŭ la disvastiĝo de la privata aŭtomobilo estis pli da stacidomoj, kaj fakte preskaŭ ĉiuj urboj kaj regionoj en la lando estis atingeblaj per la fervojo. Mi estis duondormanta en la varma vagono, sed sufi ĉe vigla por aŭdi la voĉon, kiu per la laŭtparolilo anoncis la venontan haltejon. Tamen, mi tute vekiĝis kaj preskaŭ elsaltis de la seĝo, kiam oni diris: Geashill, venonta haltejo... Elirantaj pasaĝeroj bonvolu pasi al la antaŭaj vagonoj de la trajno. Kvankam mi ne estis tute certa, mi kredis, ke mi ekvidis kelkajn ombrojn, kiuj moviĝis antaŭen, kaj ie ajn malfermiĝis vagonpordo. Mi ne povis rezisti la tenton sekvi ilin por konstati, kio okazas, ĉar mi sciis, ke Geashill ne estas uzata haltejo, nur neglektata fantomo de antikva stacidomo. Preskaŭ senpripense, mi eliris tra la malfermita pordo kaj tuj trovis min sur la grundo antaŭ la stacidomo. Kajon mi ne vidis. Neniu lampo brilis kaj laŭŝajne neniu deĵoris en la stacidomo. Apud la giĉeto de la biletejo estis neniu horaro de la trajnoj, kaj neniu afi ŝo, ŝildo aŭ anonco pendis sur la muroj. Mi vidis nur unu signon de vivo. Sur la planko kuŝis stumpeto de cigaredo, kaj dum momento mi supozis, ke ĝi ankoraŭ subbrulas kaj eligas fumon, sed eble tio estis nur imago mia. El la pasaĝeroj, kiuj supozeble elvagoniĝis, mi vidis neniun. Mi estis sola en forlasita stacidomo. Mi volis reenvagoniĝi, sed la trajno jam estis for. Mi sidiĝis sur benko por atendi la alvenon de la sekvanta trajno. Dum du horoj mi atendis, sed alia trajno ne alvenis. Mi tiam MONATO aprilo 2006 25
NOVELO rememoris, ke mi veturis per la lasta trajno. Ĉiuokaze, la fakto, ke ĝi ĉi-nokte nenormale haltis tie, tute ne signifas, ke alia trajno iam same faros. Mi subite ekkonsciis pri la malvarmo de la nokto, kaj decidis piediri ĝis la vilaĝo, kie mi esperis trovi iun ajn transportilon. Mi komencis marŝi, sed la malkreskanta luno malaperis malantaŭ la nuboj, kaj estis malfacile vidi la vojon. Por malplibonigi la situacion, frosta nebulo ĉirkaŭis min. Dum kelkaj horoj mi malrapide marŝis, palpante antaŭ mia vizaĝo por eviti nevideblajn obstaklojn. Subite mi konstatis, ke mi ne estas sola. Malgranda hundo aperis el la malhelo kaj trotis flanke de mi. Ĝi apenaŭ meritis esti nomata hundo. Ĝi estis mizera, hirta hundaĉo, kiu pli similis eluzitan skraptapiŝon. Sed mi estis danka pro ĝia kompanio. La hundo akompanis min ĝis arbaro, kie ĝi silente malaperis. Mi esperis atingi la ĉefvojon al la vilaĝo, sed tio ne okazis. Post longega tempo mi rekonis la lokon, en kiu mi troviĝis. Kun malĝojo mi konstatis, ke pro la malhelo kaj la nebulo, mi senscie estis revenanta al la forlasita stacidomo. Evidente, mi piediris en granda cirklo. Refoje mi formarŝis kaj persistis dum plia horo aŭ du, sed por mia angoro mi refoje troviĝis en la apudeco de la stacidomo. Ŝajnis, ke mi ne povas eskapi el tiu diabla cirklo. Tute elĉerpita, mi sinkis sur stacidoman benkon kaj konsideris, kion mi povas fari por eliri el tiu situacio. Intertempe, mi sentis malsaton, soifon, malvarmon kaj malesperon. Mi serĉis en mia valizo ion por manĝi kaj trinki, sed trovis nenion. Serĉante, mi ne rimarkis sed poste konstatis ke el la valizo falis sur la plankon letero kun mia nomo kaj adreso, kiun mi tiun matenon perpoŝte ricevis. Tiam la ĉielo iomete estis heliĝinta, kaj la nebulo estis for. Mi povis vidi kelkajn stelojn de la Granda Ursino. La Polusa Stelo ne estis videbla, sed mi pli-malpli divenis, kie ĝi troviĝis, kaj decidis sekvi ĝin ien ajn. Refoje mi komencis marŝi. Post penige longa tempo, mi havis la impreson, ke mi rekonas la padon, sur kiu mi estis. Temis pri unu el la tiel nomataj vojoj de la malsato. Dum la katastrofaj jaroj de la Granda Malsato (1845-1850), kiam ĉirkaŭ 1,1 milionoj da irlandanoj mortis kaj miliono elmigris, lokaj aŭtoritatoj kaj kelkaj riĉaj bienuloj igis la mizerulojn konstrui nenecesajn vojojn, murojn kaj turojn kontraŭ pago per bovlo da supo aŭ kelkaj moneroj. Iuj vojoj de la malsato kondukis nenien kaj finiĝis en la torfejoj aŭ en forlasita kamparo. Sur tia vojo mi troviĝis. Pro mia maltrankvila kaj laca stato mi imagis, ke la spiritoj de la malsataj laborantoj plenigas la lokon kaj sekvas min, petante manĝaĵon. Mi timis, ke mi deliras, sed baldaŭ mi konvinkis min, ke mi ne perdis mian mensan ekvilibron, malgraŭ mia elĉerpiĝo kaj malsato. Finfine, mi ekvidis elektrajn lumojn kaj rekonis, ke mi troviĝas en la vilaĝo. Ĵus kiam mi alvenis, haltis granda kamiono ĉe la krucvojo, kiu dividas la vilaĝon. Mi trovis sufiĉe da energio por kuri ĝis la pordo de la veturilo, kaj mi demandis de la aŭtisto, kien li veturas, kaj ĉu li permesas, ke mi kunveturu. Li respondis, ke Galway estas lia celo kaj ke mi ensaltu. Mi sentis grandegan senpeziĝon, ĉar Clara, mia hejma urbo, situas sur la ŝoseo inter Geashill kaj Galway. Je la sunleviĝo mi troviĝis jam en mia domo. Mi manĝis iom, trinkis tason da teo kaj enlitiĝis. Bedaŭrinde, tio ne estis la fino de mia malagrabla aventuro. Je tagmezo forta frapo sur mia pordo vekis min. Mi ellitiĝis kaj malfermis la pordon. Sur la sojlo staris du gardaí (policanoj). Ili demandis, ĉu mia nomo estas A... K... Mi jesis, kaj ili postulis, ke mi akompanu ilin al la policejo. Tie ili montris al mi la leteron, kiu evidente falis el mia valizo, kiam mi troviĝis en la forlasita stacidomo. Laŭŝajne, dum la pasinta nokto iu vagabondo estis trovita mortinta supozeble murdita en la proksimeco de la stacidomo. Ili klarigis, ke la ŝoforo de la kamiono al kiu mi rakontis survoje mian tiunoktan sperton sciis, ke mi estis en la fervoja domo. Plie, la trovita letero estas konfirmo pri tio, kaj do mi estas suspektinda kaj devas resti en la policejo dum la krimesploro. Feliĉe, la periodo de mia aresto ne longe daŭris. Iu najbaro mia, kiu estis sur la sama trajno kiel mi, atestis, ke li vidis min, kiam mi envagoniĝis en Dublino kaj serĉis sidlokon. Pri halto ĉe la antikva Geashill-haltejo li sciis nenion. Li plie asertis, ke tio ne eblas, ĉar neniu trajno iam haltas aŭ haltos en Geashill. Do mi ne povis esti tie kaj certe ne estas implikita en la afero. La polico akceptis lian ateston, kaj mi estis liberigita. La sekvantan semajnon mi estis refoje en Dublino. Mi demandis ĉe la informejo en la stacidomo Heuston, ĉu trajno iam ajn haltas en Geashill. La komizino respondis, ke tiu nomo ne aperas sur la fervoja mapo, nek en la horaro de la trajnoj. Se mi dubas, mi demandu de la stacidomestro en lia oficejo sur la kajo 1. Tion mi faris. La stacidomestro kapneis. Mi naskiĝis en Portarlington, la haltejo plej proksima al Geashill, kaj mi povas aserti, ke eĉ dum la vivo de mia patro neniuj trajnoj haltis tie. Eble dum la tempo de mia avo la antikva stacidomo en Geashill estis ankoraŭ uzata. Pri tio mi ne estas certa. Mi diris al li, ke antaŭ semajno la lasta trajno el Dublino ja haltis en Geashill kaj mi fakte elvagoniĝis tie. La stacidomestro ridetis. Ne, ne, amiko. Absolute ne. La Geashill-stacidomo ne plu estas uzebla. La kajo estis antaŭlonge malkonstruita, kaj se la fervoja instanco intencus remalfermi la stacidomon, estus necese rekonstrui la tutan domon, instali signalojn kaj refari la kajon. Neniu pasaĝertrajno haltus, kie ne estas kajo nek signaloj. Estus tro danĝere. Mi povas certigi vin, ke vi eraras. Certe vi celas haltejon Portarlington aŭ Tullamore. Verŝajne vi ne rimarkis la nomon de la haltejo. Sed mi ne eraris; mi ne freneziĝas. Ne surprize, Hortensio, mia edzino, asertas, ke mi estis ebria. Sed kiam mi estis en Dublino, mi trinkis nur kafon, do ne temis pri alkohola deliro. Cetere, la leteron, kiu falis el mia valizo, mi havas ĉi tie kaj mi povas montri ĝin al vi. Ĉu tiu ne estas pruvo, ke mi pravas? Albisturo KVINKE 26 MONATO aprilo 2006
ANONCETOJ... jarfine al IF! Festu novjare kun ni la plej faman aranĝon por familioj kaj personoj 25-55-jaraĝaj! Kun ampleksa prelega programo dumtage, kun tuttaga ekskurso, kun alloga vespera propono, kun silvestra bufedo kaj silvestra balo, kun apartaj programoj por infanoj kaj gejunuloj, kun la fama kaj ŝatata trinkejo Knajpo. Petu informojn de IF, Platz, Postfach 1148, D-34303 Niedenstein. Tel./Fakso: +49 5624 8007. Interrete www.internacia-festivalo.de. Naturista Vivo, la ilustrita revuo por nudistoj/naturistoj/nudnaĝantoj. Belaj koloraj fotoj. Senpaga provekzemplero. La revuo aperas 4-foje jare, sur 16 paĝoj. Internacia Naturista Organizo Esperantista. Adreso: Jozsef Nemeth, HU-8531 Iház, F u. 41/5. Rete: jozefo. nemeth@gmail.com. Ĉu vi scias, kio estas Esperanto-sudoko? Esperanto-sudoko estas sudokoenigmo, en kiu oni ne serĉu 9 ciferojn, sed 9 literojn, nome la literojn el la vorto Esperanto! Sudokoj, enigma libreto kun 80 diversaj enigmoj, kun ciferoj je 4 niveloj, sed ankaŭ kun literoj kaj eĉ spegulbildaj, nun aperis okaze de la 10-jara ekzisto de la Retbutiko. Ĝi signifas por vi horojn da enigmo-plezuro! Prezo: 3 eŭroj + afranko ĉe ĉiuj bonaj libroservoj kaj ĉe www.retbutiko.net. Esperanto-instruistoj: vizitu www.edukado.net. Ĉio de vi por vi! Facilaj donacoj por viaj korespondamikoj: la donacokuponoj de FEL. Ekzistas librokuponoj en kiu ajn sumo, kiun oni oni povas interŝanĝi en la Retbutiko de FEL (www.retbutiko.net), kaj donackuponoj por trimonata, sesmonata aŭ jara abono al Monato. Por mendoj aŭ informoj: FEL, Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen. Rete: retbutiko@fel. esperanto.be. Prezo por anoncetoj (nur teksto, sen fotoj, desegnaĵoj aŭ kadroj): 1 eŭro* por unu linio. Sama anonceto kvinfoje sinsekve: triobla tarifo. Sama anonceto ankaŭ en la reta versio de MONATO: duobla tarifo. Minimuma faktursumo: 12 eŭroj*. Por pli grandaj anoncoj petu la tarifon de la eldonejo aŭ rigardu al http://www.esperanto.be/fel/mon/ mon_anon.php. *Por Eŭropa Unio: + 21 % AVI.